Gábor Vargyas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Vargyas

Gábor Vargyas
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1952 (1952-05-22) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglafrancagermanarusahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Lajos Vargyas
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Gábor Vargyas [vardjas], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vargyas Gábor estas hungara etnografo, altlerneja instruisto, muzeologo.

Gábor Vargyas[1] naskiĝis la 22-an de majo 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Vargyas akiris etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1976. Li ricevis stipendion en la universitato inter 1977-1979, poste li estis muzeologo en la etnografia muzeo. En 1984 li eklaboris en akademia instituto, en 1993 li ekinstruis en Universitato de Pécs, kie li docentiĝis en 1996, inter 2001-2007 li estis katedrestro. Ekde 1992 li prelegis ankaŭ en Universitato Loránd Eötvös, krome foje en aliaj hungaraj kaj eksterlandaj universitatoj. Intertempe li akiris sciencajn gradojn CSc en 1995, DSc en 2010, habilitiĝo okazis en 2008.

Krom la instruadoj li ofte pasis monatojn en foraj landoj, ekzemple Papuo-Nov-Gvineo kaj Aŭstralio (1981-1982), kelkfoje en Vjetnamio (1985-1989, 2002, 2007) Ĉinio (1999). Li parolas angle, france, germane, ruse kaj en triba vjetnama lingvo. Li ricevis premiojn inter 1984-2019.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Data on the pictorial history of North-East Papua New Guinea (1986)
  • A magyar etnológia válogatott bibliográfiája (kunredaktoro, 1991)
  • Dacolva az elkerülhetetlennel. Egy közép-vietnámi hegyi törzs, a brúk kultúrája és vallása. Válogatott tanulmányok (2008)
  • Átjárók. A magyar néprajztól az európai etnológiáig és a kulturális antropológiáig (2009)
  • VL 100. Tanulmányok Vargyas Lajos születésének 100. évfordulójára (2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-13. Alirita 2019-10-13.