Géza Kozma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Kozma
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1902 (1902-02-26)
en Sighișoara
Morto 5-an de oktobro 1986 (1986-10-05) (84-jaraĝa)
Familio
Infano Mátyás Kozma
Okupo
Okupo komponisto
vdr

KOZMA Géza estis rumanuja hungara komponisto naskiĝinta en Segeŝvaro la 26-a de februaro 1902 kaj mortinta en Târgu Mureş la 5-a de oktobro 1986. Li estas la patro de orgenisto Mátyás Kozma.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Géza Kozma finis en Marosvásárhely (1919), siajn muzikajn studojn li faris unue loke, poste en Berlino (1921–22). Li akiris diplomon de instruisto pri violonĉelo en Budapeŝto (1942). Li instruis en Târgu Mureş, li estis dufoje direktoro de muzika liceo (1947–49, 1950–52). Li pensiuliĝis en 1972. Li estis orkestrestro de loka filharmonia orkestro (1948–54); ĝis la 1950-aj jaroj li koncertis kiel violonĉelisto.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li komponis ĉefe kamermuzikon kaj komponaĵojn por violonĉelo. Li komponis tri kantatojn je poemoj de Sándor Petőfi, Ernő Salamon, Endre Antalffy (1950–54); ses kanzonojn je poemoj de Antalffy Endre, Lőrinc Szabó, István Szombati-Szabó kaj je poemoj de aliaj (1929–54), 11 ĥorkomponaĵojn je poemoj de János Arany, Zoltán Hajdu, István Horváth, Erik Majtényi, Géza Páskándi, Petőfi Sándor, Sándor Reményik, Salamon Ernő, Ferenc Szemlér kaj Várnai Zseni (1929–65). Liaj elektitaj komponaĵoj por violonĉelo aperis ĉe Muzika Libroeldonejo en Bukareŝto (1970).

Fontoj[redakti | redakti fonton]