Géza Moravcsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Moravcsik
Géza Moravcsik
Géza Moravcsik
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1855 (1855-07-28)
en Bér
Morto 21-an de septembro 1929 (1929-09-21) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Mihály Moravcsik
Frat(in)o Ernő Emil Moravcsik
Okupo
Okupo muzikinstruisto • verkisto
vdr

Géza Moravcsik [moravĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moravcsik Géza estis hungara muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia frato estis Ernő Emil Moravcsik. Liaj pseŭdonimoj estis Béri Géza kaj Béri Kelemen

Géza Moravcsik [1] naskiĝis la 28-an de julio 1855 en Bér, li mortis la 21-an de septembro 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Moravcsik frekventis gimnaziojn en Aszód, Szarvas kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li ekinstruis en gimnazio de Szarvas inter 1876-1892. Li studvojaĝis al Germanio kaj Francio en 1879. Li instruis plu lernojaron en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto (1893-1899). Inter 1899 kaj 1925 li estis sekretario de Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo, kie li instruis inter 1900-1918. Li verkis ankaŭ poemojn kaj novelojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Obernyik Károly tanulmány (1889)
  • Voltaire Zaire-ja, tanulmány (1894)
  • Balzac Honoré Elbeszéléseiből, Francziából fordítva (tradukaĵo, 1895)
  • Pedagógiai jegyzetek (1904)
  • Mária (scenejlibro, 1905)
  • Az Országos Magyar Királyi Zeneakadémia története 1875-1907 (1907)
  • A magyar történeti dalmű (1908)
  • Shakespeare és a zene (1910)
  • Költészettan (1913)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]