Göd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Göd estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Dunakeszi.

Panoramo al Göd
Bordo de Danubo ĉe Göd

Bazaj informoj

Geografio

Göd situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra bordo de la Danubo, laŭ fervojo Budapeŝto-Bratislavo, laŭ la ĉefvojo Budapeŝto-Vác inter urboj Dunakeszi kaj Vác, aŭtoŝoseo M2 preteriras. Rekta ligo al insulo Szentendre ne estas.

Historio

En la urbo oni trovis fortikaĵrestaĵon de avaroj. Dum la turka erao ĝi senhomiĝis. Longe estis du apartaj setlejoj Alsógöd kaj Felsőgöd (supra kaj suba Göd). Familio Mayerffy portis prosperon en la 19-a j.c.: konstruiĝis haveno, bierofabriko, nobeldomo kaj la unua hungara vaportrajno en 1846. Apartenis al la setlejo bieno, kie ekzercadis la plej fama hungara konkursoĉevalo Kincsem (kimĉem) (=mia trezoro). En la 20-a j.c. ĝi estis ŝatata feriejo.

Nuntempe la urbo havas termalan banejon.

Famuloj

En Göd naskiĝis skulptisto András Beck. En Göd mortis kuracisto Tivadar Huzella.