Gönc
El Vikipedio
Gönc estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Gönc, kies centro estas.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 57 km²
- Loĝantaro: 3200
- Poŝtkodo: 3973
- Telefonprefikso: 47
[redakti] Geografio
La urbo situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Miskolc-Slovakio.
[redakti] Historio
La unuaj loĝantoj estis germanoj. La unua mencio devenis el 1219 en formo "Bücij (Guncy)". Baldaŭe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. Oni konjektas, ke Gönc iĝis kampurbo. Ankaŭ husanoj havis la urbeton. Inter 1570-1857 ĝi estis departementejo. La barelofaristoj tre famis, iliaj boreloj (=136.6 litraj) estis mezurunuo en la vinokomercado. Ĝi ricevis la rangon urbo en 2001.
Gönc havas mineralakvon nomatan "Amádé".
[redakti] Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo
- domo de husanoj
- kastelo de Pálffy [pAlfi]
- skulptaĵo pri Gáspár Károli
- iama tombejo de judoj
- muzeo pri Biblio
[redakti] Famuloj
- tie mortis en 1591 Gáspár Károli kiu la unua tradukis hungaren la Biblion