Gahadavala dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gahadavala dinastio
Dinastio
dinastio • historia lando
Apero 1089 vd
Fino 1197 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Gahadavaloj regadis en hodiaŭa norda Barato.

La Gahadavala dinastio (IAST: Gāhaḍavālas), ankaŭ nomataj Gahadavaloj de Kanoĝ, estis Raĝputa dinastio,[1][2] kiu regis partojn de la hodiaŭaj barataj ŝtatoj Utar-Pradeŝo kaj Biharo, dum la 11-a kaj la 12-a jarcentoj. Ilia ĉefurbo troviĝis ĉe Varanasio, en la Gangaj ebenaĵoj; dum nelonga periodo, ili ankaŭ kontrolis Kanjakubja (la moderna urbo Kanoĝ).

Monero.

Ĉandradeva, la unua monarĥo de la dinastio, starigis suverenan reĝlandon iam antaŭ 1090 n.e., post la disfalo de la Kalaĉura povo. La reĝlando atingis ties zeniton sub lia nepo Govindaĉandro, kiu aneksis kelkajn el la Kalaĉuraj teritorioj, kontraŭbatalis la Gaznavidajn raziojn kaj la Palojn eĉ. En 1194 n.e., la nepo de Govindaĉandro, Ĝajaĉandro, estis venkita de la Guridoj, kiu efike finis imperian potencon de la dinastio. La reĝlando ĉesis ekzisti kiam la posteulojn de Ĝajaĉandro estis venkitaj de la Delhia sultanlando en la 12-a jarcento.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Ĉandradevo, la unua monarĥo de la dinastio, estis filo de Mahiĉandro kaj nepo de Jaŝovigraha.[3] La Gahadavala surskriboj deklaras, ke Jaŝovigraha «kaptis la teron kaj faris sian la sceptron de la reĝo (aŭ de la justeco)».[4] Li ne portis ajnajn reĝajn titolojn, do ŝajnas, ke li estis bagatela ĉefo kiu povis fieri nur pro kelkaj militaj venkoj. Li verŝajne servis eminentan reĝon, eble la Kalaĉura reĝo Karno de la 11-a jarcento. Lia filo Mahiĉandro (ankaŭ nome Mahitalo aŭ Mahijalo) portis la feŭdan titolon nṛpa, kaj oni diris, ke li venku plurajn malamikojn; li eble estis Kalaĉura vasalo.[5]

Laŭ Ĉandravataj surskriboj de 1093 kaj 1100 n.e., la Gahadavaloj okupis Kanjakubĝon post ke la posteuloj de Devapalo estu detruitaj. Ĉi tiu Devapalo povas esti identigita kiel la Gurĝara-Pratihara reĝo de Kanjakubĝa dum la mezo de la 10-a jarcento.[6] Ĉandradevo verŝajne startis lian karieron kiel feŭdulo, sed poste deklaris sian sendependecon iam antaŭ 1089 n.e..[7]

Martando (flanko de la Suno-Dio aŭ Surjo), Gahadavala dinastio, Raĝastano, 12-a jarcento n.e..

La subita estiĝo de la Gahadavaloj igis kelkaj konjekti, ke ili devenis de malnova reĝa familio. Rudolf Hoernlé unufoje proponis, ke la Gahadavaloj estu branĉo de la Pala dinastio de Gaudo, sed ĉi tiu teorio estas nuntempe tute malakceptita.[8] Alia teorio identigas la fondinton de la dinastio Ĉandradevo kiel la Kanoĝ Raŝtrakuta scion Ĉandra, sed ĉi tiu teorio estas kontraŭdirita de historiaj faktoj. Ekzemple, la Raŝtrakutoj de Kanoĝ asertis, ke ili devenu de la legenda suna dinastio. Aliflanke, la Gahadavalaj surskriboj deklaras, ke ilin akiru potencon post la detruo de la sunaj kaj la lunaj dinastioj.[9] Krome, Kumaradevo — la reĝino de la Gahadavala reganto Govindaĉandro — devenis de Raŝtrakuta branĉo. Ŝia Sarnata surskribo mencias la Gahadavalojn kaj la Raŝtrakutojn kiel du malsamaj familioj, kaj ne sugestas ke unu estis branĉo de la alia.[10]

Sed tamen alia teorio identigas Ĉandradevon kiel Ĉand Rai, «vartisto de elefantoj» laŭ la mezepoka islama historiisto Salman.[8] La Diwan-i-Salman asertas, ke Gaznavida armeo gvidita fare de Mahmud (ĉ. 971–1030) invadis Hindion, kaj venkis homon nome Ĝaipal. Rezulte de ĉi tiu venko, la feŭdaj ĉefoj de la tuta lando unuvoĉe proponis kunigi sin al Mahmud. Mahmud ricevis tiom multe da elefantojn kiel donacoj de ĉi tiuj ĉefoj, ke elefanta stalo estis instalita en Kanoĝ, kun Ĉand Rai kiel ties manaĝisto.[11] Laŭ la teorio, Ĉand Rai akiris la regon de Kanoĝ, ĉar li promesis pagi tributon al la Gaznavidoj. Tamen, kaŭze de la Gaznavidaj razioj fare de la Gahadavala reĝlando, tiu tributo ne estis pagita. La Gahadavalaj surskriboj mencias la imposton «Turuŝka-danda» («tjurka puno»[12]), kiu laŭ la propagandantoj de ĉi tiu teorio, estis kolektita por pagi tributon al la Gaznavida (tjurka) reganto de la regiono.[13] Ĉi tiu teorio povas esti kritikita pro pluraj defektoj. Unue, neniu islama kronika mencias estiĝon de ajna tributo sur Ĉand Rai. Due, la signifo de Turushka-danda ne estas certa. Fine, nek hinduaj nek islamaj fontoj indikas, ke la Gaznavidaj invadoj estis kaŭzitaj de la ne-pago de tributo.[14]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la termino «Gahadavala» estas necerta. Ĉi tiu dinastia nomo aperas nur en kvar surskriboj de la Gahadavaloj: tri surskriboj eldonitaj de la nepo de Ĉandradevo, Govindaĉandro (kiel princo), kaj la Sarnata surskribo eldonita de sia edzino Kumaradevo.[15] Neniuj nuntempaj surskriboj de la najbaraj dinastioj uzas la terminon «Gahadavala» por priskribi la regantojn de Kanjakubĝo aŭ de Varanasio.[11] La dinastia nomo ne aperas en nuntempa literaturo, inkluzive en la laboroj verkitaj fare de la Gahadavala nobeluloj Ŝriharŝa kaj Lakŝmidara (aŭtoro de Kṛtya-Kalpataru).[8]

C. V. Vaidja kaj R. C. Maĝumdar — kiu konektis la Gahadavalojn al la Raŝtrakutoj — konjektis, ke la dinastia nomo eble devenu de «Gavarmad», nomo de iu loko menciita en 1076 n.e. en Kanara-lingva surskribo.[15] Tamen, la termino ne estas menciita en la frua Gahadavalaj surskriboj; do, se la nomo de la dinastio havas ajnan geografian signifon, ĝi indikas kelkan nov-akiritan teritorion en la norda Barato.[11]

Laŭ la regantoj de la feuda bieno Kantit, kiu asertis pri si devenon de la Gahadavaloj, la termino «Gahadavala» derivas de la sanskrita vorto grahavāra («venkinto de la malbona planedo»). Ilia fantasta legendo asertas, ke la filo de Jajati akiris la titolon grahavāra post ke li venku la malbonan planedon (graha) Saturno.[11]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Map
Trovu situojn pri la surskriboj el la Gahadavala reĝlando[16].

La Gahadavala povo koncentriĝis kie estas nun la orienta Utar-Pradeŝo. Foje, ilia reĝlando etendiĝis en la okcidentajn partojn de Biharo. La 1090 n.e. Ĉandravata surskribo de Ĉandradevo asertas, ke li protektis la sanktejojn de Kaŝi (Varanasio), Kuŝika (Kanoĝo), Utar-Koŝalo (la areo ĉirkaŭ Ajodjo) kaj Indrastanijako.[17]

La identeco de Indrastanijako estas nekonata, sed pro ties simileco al la vorto «Indraprasto», kelkaj sciencistoj identigis ĝin kiel la moderna Delhio. Surbaze de ĉi-teorio, historiistoj kiel Roma Nijogi proponis, ke la Tomaraj regantoj de Delhio eble estis Gahadavalaj feŭduloj.[18] Se ĉi tiu supozo estus vera, tiam la Gahadavala reĝlando etendiĝus nord-okcidenten ĝis Delhio.[19][20] Tamen, historiaj pruvoj sugestas, ke Delhio restis sub la kontrolo de la Ĉahamanoj ekde Vigraharaĝa la 4-a (1150-1164 n.e.) kaj antaŭ ol tio sub la Tomaraj ŝtatoj.[21] Neniuj historiaj datumoj indikas, ke la Gahadavaloj iam ajn regis Delhion. La vilaĝo Rahin (aŭ Rahan) en distrikto Etavah estas la plej fora punkto nord-okcidente kie la Gahadavalaj surskriboj estis iam eltrovitaj. Kelkaj moneroj atribuitaj al Madanapalo estis asociitaj al Delhio, sed laŭ la numismato P. C. Roy ĉi tiuj moneroj estis vere eldonitaj fare de homonima Tomara reĝo. Laŭ Roy, Indrastanijako devus esti identigita kun iu loko malsama ol Delhio.[22]

Ĉefurbo[redakti | redakti fonton]

La Gahadavaloj estas asociitaj kun du antikvaj urboj: Kanjakubĝo kaj Varanasio. Laŭ la mezepokaj legendoj, Kanjakubĝa (Kanoĝo) estis ilia ĉefurbo.[23] Tamen, laŭ Al-Biruni, plejparto de la urbo Kanjakubĝo estis nur ruinoj jam en 1030 n.e., preskaŭ duon-jarcento antaŭ la fondinto de la dinastio Ĉandradevo supreniris sian tronon.[23]

Vasta plimulto de la Gahadavalaj surskriboj estis eltrovitaj ene kaj ĉirkaŭe de Varanasio; nur unu estis trovita en la Kanjakubĝa areo.[24] La plimulto de ĉi tiuj surskriboj deklaras, ke la reĝo koncedis monon, post ke li banis sin en la rivero Gango ĉe Varanasio.[25] Tio ĉi sugestas, ke la Gahadavalaj reĝoj plejparte vivis ene kaj ĉirkaŭe de Varanasio, kiu estis ilia plej ŝatata ĉefurbo. Ili verŝajne konsideris Kanjakubĝon kiel «honora ĉefurbo», ĉar ĝi estis seĝo de eminentaj reĝlandoj ekde la Maŭĥaria periodo.[25][23]

Verso en Basahi-a surskribo de 1104 n.e. of Madanapalo asertas ke lia patro Ĉandradevo igis Kanjakubĝon sian ĉefurbon. Tamen, la mono-koncedo de Madanapalo (1105 n.e.) ne mencias tiun verson, kvankam ĝi ripetas ĉiujn aliajn enkondukajn versojn pri la Basahi-a mono-koncedo.[26] Krom la Basahi-a surskribo (1104 n.e.), neniu alia surskribo priskribas Kanjakubĝon kiel la Gahadavala ĉefurbo.[23]

Historiisto Roma Nijogi supozis, ke Ĉandradevo provizore translokigis lian seĝon de Varanasio al Kanjakubĝo, ĉar Kanjakubĝo estis konata kiel la ĉefurbo de la pli fruaj imperiaj potencoj.[23] Tamen, la Gahadavaloj forlasis Kanjakubĝon pro la Gaznavidoj ie inter 1104 kaj 1105 n.e., kaj la filo de Madanapalo, Govindaĉandro, devis konduki militon por re-akiri ĝin.[27] Rezulte, la Gahadavaloj verŝajne translokigis sian ĉefurbon denove al Varanasio tuj post la reĝado de Ĉandradevo.[23] La verkoj de la islamaj kronikistoj kiel Ali ibn al-Athir, Minhaj-i-Siraj kaj Hasan Nizami konsekvence priskribis Ĝajaĉandron kiel la «Rai de Banaras» (reganto de Varanasio) kaj ne menciis Kanoĝon (Kanjakubĝo) en ilia priskribo pri la Gahadavaloj. Eĉ tio ĉi sugestas, ke la Gahadavaloj ne daŭre kontrolis Kanjakaubĝon dum la tempo de Ĝajaĉandro.[28]

Historio[redakti | redakti fonton]

Akiro de povo[redakti | redakti fonton]

Vaĝra Tara, Sarnato, 11-a jarcento, Gahadavala dinastio.

Dum la lasta kvarono de la 11-a jarcento, la norda-centra Barato estis ĝenata teritorio pro la Gaznavidaj razioj kaj pro la manko de forta imperia povo. La Gurĝara-Pratihara imperio ĉesis ekzisti. Iliaj posteuloj, kiel la Paramaroj kaj la Kalaĉuroj, iĝis pli kaj malpli influantaj. En ĉi tiuj tempoj de ĥaoso, la unua Gahadavala reĝo, Ĉandradevo, alportis stabilecon al la regiono per sia daŭra kaj forta registaro. La 1104 n.e., surskribo de Baŝai (aŭ Basahi) pri lia filo Madanapalo deklaras, ke li savis la ĝenan teron post la mortoj de la Paramara boĝo kaj de la Kalaĉura Karnao.[29]

Ĉar la Kalachuroj kontrolis la areon ĉirkaŭ Varanasi antaŭ ol la Gahadavaloj, ŝajnas, ke Ĉandradevo kaptis ĉi tiun teritorion el ili.[30] La Kalaĉura reĝo venkita de li estis verŝajne la posteulo de Karnao Jaŝah-Karnao.[31] la surskriboj de Ĉandradevo indikas, ke li ankaŭ provis vastigi lian reĝlandon orienten, sed la Pala kronikisto Ramacharitam sugestas, ke lia plano estis malhelpita de la feŭduloj Bimajaŝoj de Ramapalo.[32]

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉandradevo estis anstataŭita fare de Madanapalo, kiu alfrontis invadojn de la islama Gaznavida dinastio. Li estas identigita kun «Malhi», kiu estis la reĝo de Kanoĝo (Kanjakubĝo) laŭ la mezepokaj islamaj kronikoj. Diwan-i-Salman de la nuntempa islama historiisto Salman asertas, ke Malhi estis malliberigita de la Gaznavidoj kaj liberigita nur post la ricevo de pago de elaĉeto. La Gahadavalaj surskriboj indikas, ke la filo de Madanapalo, Govindaĉandro, gvidis la militajn ekspediciojn dum sia reĝado. Rezulte de ĉi tiuj ekspedicioj, la Gaznavidoj estis devigitaj konkludi pacan traktaton kun la Gahadavaloj.[33] La Kṛtya-Kalpataru, skribita de lia nobelulo Lakaŝidaro, sugestas ke li ankaŭ mortigis Gaznavidan generalon.[34]

Govindaĉandro anstataŭis sian patron kiel la Gahadavala reĝo iam dum 1109‒1114 n.e.. La Gahadavaloj fariĝis la plej eminenta potenco de la norda Barato rezulte de liaj militistaj konkeroj kaj diplomatiaj rilatoj.[35] Lia adopto de la Kalaĉuraj titoloj kaj monero ndikas, ke li venkis la Kalaĉuran reĝon, verŝajne Jaŝah-Karnao aŭ lia posteulo Gaja-Karnao.[36]

Kiel princo, ŝajnas ke Govindaĉandro sukcese kontraŭbatalis Palan invadon, iam antaŭ 1109 n.e.. La Pala-Gahadavala konflikto interrompiĝis dum kelkaj jardekoj rezulte de lia geedziĝo kun Kumaradevi, parenco de la Pala monarĥo Ramapalo.[37] Epigrafaj tekstoj sugestas, ke reviviĝis la Pala-Gahadavala rivaleco en la 1140-aj jaroj n.e., dum la reĝado de Govindaĉandro kaj la Pala monarĥo Madanapalo (ne konfuzenda kun la patro de Govindaĉandro). Kvankam la identeco de la agresanto ne estas certa, ŝajnas, ke la konflikto okazis pro la kontrolo de la hodiaŭa okcidenta Biharo. Ambaŭ la Pala kaj Gahadavala surskriboj estis eldonitaj en ĉi tiu areo dum ĉi tiu periodo.[38]

Disfalo[redakti | redakti fonton]

La lasta surskribo de Govindaĉandro datiĝas 1154 n.e. kaj la plej frua havebla surskribo de lia posteulo Viĝajaĉandro estas datiĝita 1168 n.e.. Tia longa manko estas nekutima por la dinastio, kaj povas indiki ĝenajn tempojn pro invado el ekstero aŭ milito pri heredo post la morto de Govindaĉandro.[39] Viĝajaĉandro alfrontis Gaznavidan invadon, kiu verŝajne li sukcese kontraŭbatalis iam antaŭ 1164 n.e..[40] Lia zorgo pri la kontrolo de la okcidentaj landlimon kontraŭ la Gaznavidoj eble igis lin neglektadi la orientan landlimon de la reĝlando, kiun poste invadis rezultita la Senoj.[41]

Ĝajaĉandro, la lasta potenca reĝo de la dinastio, alfrontis Guridan invadon gvidita fare de Qutb al-Din Aibak. Li estis venkita kaj mortigita dum la batalo de Ĉandavaro en 1194 n.e.. Laŭ la nuntempa islama historiisto Hasan Nizami, la Ghuridoj tiam maldungis Varanasion, kie ili detruis nombron da temploj. Post la morto de Ĝajaĉandro, pluraj lokaj feŭdaj ĉefoj eksubtenis la Guridojn.[42] Legenda rakonto en Prithviraj Raso deklaras, ke Ĝajaĉandro aliancita kun la Ghuridoj kontraŭ Pritvi-raĝon Ĉaŭhanon, kiu forkuris kun lia filino Samjukto. Tamen, tiaj legendoj ne estas subtenitaj de historiaj pruvoj.[43]

La filo de Ĝajaĉandro, Hariŝĉandro, anstataŭis sian patron sur la Gahadavala trono. Laŭ teorio, li estis Gurida vasalo. Tamen, en 1197 n.e. Kotva surskribo, li akiras la titolojn de reganto.[44] Laŭ la historiisto Roma Nijogi, eblas ke li kontrolis Kanjakubĝon, ĉar neniu inter la nuntempaj islamaj historiistoj mencias, ke la Guridoj kaptis la urbon dum tiu epoko. Firiŝta (16-a jarcento) estis la plej frua verkisto asertanta, ke la islamanoj kaptis Kanoĝon en la 1190-aj jaroj, sed lia rakonto povas esti taksata kiel erara, ĉar ĝi estis verkita ĉirkaŭ kvar jarcentoj poste, dum la 16a jarcento.[45] Eble Hariŝĉandro daŭre regnis eĉ en Varanasio.[46]

Dume, la kontrolo de la regiono ĉirkaŭ Etavah aperas esti uzurpita fare de la nevo de Ĝajaĉandro, Aĝajasimha. La kronikisto Minhaĝ al-Siraĝ Ĝuzĝani (13-a jarcento) mencias venkon atingita fare de la reganto de la Delhia sultanlando, Iltutmiŝo (1211-1236), ĉe Ĉandavaro; Aĝajasimha estis verŝajne malamiko de Iltutmiŝo en ĉi tiu batalo.[47]

La finfina sorto de Hariŝĉandro ne estas sciata, sed li estis verŝajne venkita fare de la Delhia sultanlando sub Iltutmiŝo. Surskribo eldonita en 1237 dum la reĝado de homo nome Adakkamalla de Gahadavala familio estis trovita en la Nagoda ŝtato (hodiaŭa distrikto Satno de Madja-Pradeŝo). Adakkamalla eble estis posteulo de Hariŝĉandro.[48] Laŭ alia teorio, Adakkamalla devenis de malsama branĉo de la familio, kiu regis malgrandan feŭdon. Oni nenion konas, pri la posteuloj de Adakkamalla.[49]

Eblaj posteuloj[redakti | redakti fonton]

La bardaj kronikoj de Raĝputano asertas, ke la Ratoraj regantoj de la ŝtato Ĝodpuro devenu de la sama familio de la Gahadavala reganto Ĝajaĉandro.[8] Ekzemple, laŭ Prithviraj Raso, Ratora estis krom-nomo de Ĝajaĉandro (Ĝaiĉand).[50] La regantoj de la Manda feŭda bieno, kiu priskribis sin mem kiel «Ratoraj», spuris ilian genealogion al ebla frato de Ĝajaĉandro nome Manikjaĉandro (Manik Ĉand). Ĉi tiuj asertoj estas de pli malfrua deveno, kaj ilia historia vero estas necerta.[51]

Islama verko asertas, ke la Bundeloj estis posteuloj de viroj de Gaharvar Raĝput (Gahadavalo) kaj de Ĥangaraj kromvirinoj.[52] La regantoj de la Biĝaipur-Kantita feŭda bieno proksime al Mirzapur ankaŭ priskribis sin mem kiel Gahrvaroj kaj asertis devenon de la Gahadavaloj.[15]

Administrado[redakti | redakti fonton]

Moneroj de la Gahadavaloj de Kanoĝ. Govindaĉandro kaj poste. ĉ. 1114–1154 n.e..

La Gahadavaloj kontrolis ilian teritorion per mez-sendependaj feŭdaj ĉefoj, kies diversaj titoloj inkluzivis Rāṇaka, Mahānāyaka, Maharaĝon kaj Raĝon.[53]

La oficialuloj de la reĝo estis konataj kiel amātyas. Iliaj devoj estas priskribitaj en Kṛtyade-Kalpataru de Lakŝmidaro.[54] La plej gravaj tribunalaj postenoj inkluzivis la jenajn:[55]

* mantrin (ministro)
  • purohita (reĝa pastro)
  • pratīhāra (ĉambelano aŭ palacestro)
  • senapati (ĉefkomandanto)
  • bhāṇḍāgārika (kasisto aŭ ĉefo pri kolektado de impostoj)
  • akṣapatalika (generalo-librotenisto)
  • bhiṣak (ĉefkuracisto)
  • naimittika (astrologo)
  • antaḥpurika (respondeculo pri reĝinaj estejoj)
  • dūta (sendito aŭ politika agento).

La «juvaraĝa» (heredonto) kaj aliaj princoj anoncis koncedojn de mono en sia propra nomo, dum la koncedoj faritaj de la reĝinoj estis anoncitaj fare de la reĝo.[56]

La teritorio rekte regita fare de la Gahadavala monarĥo estis sub-disigita en pluraj administraciaj dividaĵoj:[57]

  • Viṣaya: provincoj
  • pathaka: sub-provincoj
  • Pattalā: vilaĝaro
  • grāma: vilaĝoj
  • Pāṭaka: periferiaj vilaĝetoj asociitaj kun kelkaj vilaĝoj

Kulturaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Ĉunda, Sarnato, 11-a jarcenta n.e., Gahadavala dinastio.

Laŭ la Gahadavalaj surskriboj, Govindaĉandro ŝatis kaj subtenis diversajn branĉojn de la scio (kiel indikita pere de lia titolo Vividha-vidya-vichara-vachaspati).[58] Lia nobelulo Lakŝmidaro verkis Kṛtya-Kalpataru por kontentigi peton de la reĝo.[59]

Viĝajaĉandro ankaŭ subtenis sciencistojn kaj poetoj inkluzive de Ŝriharŝo, kies laboroj inkluzivas Naishadha Charita kaj la nun-perditan Shri-Vijaya-Prashasti.[60] Kortega poeto de Ĝajaĉandro, Bata Kedar, verkis panegiron titole Jaichand Prakash (ĉ. 1168) pri lia vivo, sed la verko estas nun perdata. Alia perdita panegiro pri lia vivo estas la Jaya-Mayank-Jasha-Chandrika de la poeto Madhukar (ĉ. 1183).[61]

Religio[redakti | redakti fonton]

La Gahadavalaj reĝoj adoris Viŝnuon.[62] Ekzemple, laŭ surskribo de Kamauli de 1167 a.n.e., Ĝajaĉandro estis iniciatita kiel preĝanto de Kriŝno (enkarniĝo de Viŝnuo) kiel princo.[63] La reĝoj ankaŭ oferis maĝon al aliaj hinduaj dioj, inkluzive de Ŝivo kaj Surja. La Gahadavala surskriboj priskribas la reĝojn kiel «Parama-Maheŝvara» (t.e., «fervoruloj de Ŝivo»).[64]

La Gahadavalas ankaŭ toleris budhismon. Fakte, du el la reĝinoj de Govindaĉandro — nome, Kumaradevi kaj Vasantadevi — estis budhistoj.[65] surskribo eltrovita ĉe Bodgajo sugestas, ke Ĝajaĉandro ankaŭ interesiĝis pri budhismo. Ĉi tiu surskribo komencas kun alvokado al Budho Gotamo, la Bodisatvoj kaj unu Śrimītra. La Śrimītra estas nomita kiel perceptinto (dikŝa-guruo) de Kaŝiŝa Ĝajaĉandra, identigita kun la reĝo Ĝajaĉandro. La surskribo registras la konstruon de guha (kaverna monaĥejo) ĉe Ĝajapura.[66][67] La arĥeologino Federika Barba teoriadas, ke la Gahadavaloj konstruis grandajn hinduajn preĝejojn en tradicie-budhismaj urboj kiel Sarnato kaj transformis budhismajn sanktejojn en Brahmajn.[68]

La Gahadavalaj surskriboj mencias imposton nome «Turuŝka-danda» («tjurka puno»).[12] La sciencistoj interpretis ĝin kiel parto de tributo pagenda al la Turuŝkoj (Gaznavidoj), aŭ kiel imposto por eblaj militaj elspezoj por invadi Turuŝkajn malamikojn.[69][70] Kelkaj sciencistoj, kiel Sten Konow, teoriadis ke tiu ĉi estu imposto starigita por la Turuŝkoj (islamaj tjurkaj homoj), montrante, ke la Gahadavaloj persekutis islamanojn — sed ĉi-teorio ne estas plu subtenata fare de modernaj sciencistoj.[71][72]

Listo de regintoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉandradevo (ĉ. 1089–1103 n.e.)
  • Madanapalo (ĉ. 1104–1113 n.e.)
  • Govindaĉandro (ĉ. 1114–1155 n.e.)
  • Viĝajaĉandro (ĉ. 1155–1169 n.e.), ankaŭ nomata «Viĝajapala» aŭ «Malladeva»
  • Ĝajaĉandro (ĉ. 1170–1194 n.e.), nomata «Ĝaiĉand» en popolaj legendoj
  • Hariŝĉandro (ĉ. 1194–1197 n.e.)

Homo nome «Adakkamalla», atestita en surskribo de 1237 n.e., eble estis la posteulo de Hariŝĉandro, sed la historiistoj ne certas pri tio.[73]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Romila Thapar. (1990-06-28) A History of India (angle). Penguin UK. ISBN 978-0-14-194976-5. “La orienta Ganga ebenaĵo ne spertis la disfalon de Panĝabio, malgraŭ la atako de Mahmud kontraŭ Kannauj. Kannauj baldaŭ estis reestigita kaj denove iĝis la premio kaj pro tio suferspertis oftajn atakojn el diversaj ŝtatoj, la Ĉalukjoj, kaj poste la Gahadavaloj kiuj postulis la statuson kiel Raĝputoj.”.
  2. Satish Chandra. (2007) History of Medieval India:800-1700 (angle). Orient Longman, p. 62. ISBN 978-81-250-32267. “La starigo de nova sekcio nomita «la Raĝputoj» kaj la dibato pri iliaj originoj jam estis menciitaj. Pro la disfalo de la Pratihara imperio, kelkaj Raĝputaj ŝtatoj ekestis en norda Hindio. La plej gravaj el tiuj estis la Gahadavaloj de Kannauj, la Paramaroj de Malva, kaj la Ĉauhanoj de Aĝmer.”.
  3. Niyogi 1959, p. 38.
  4. Niyogi 1959, p. 40.
  5. Niyogi 1959, p. 41.
  6. Niyogi 1959, p. 39.
  7. Niyogi 1959, p. 42.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Niyogi 1959, p. 29.
  9. Niyogi 1959, pp. 30–32.
  10. Niyogi 1959, p. 33.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Niyogi 1959, p. 36.
  12. 12,0 12,1 Wink 1990, p. 134.
  13. Wink 1990, p. 37.
  14. Niyogi 1959, pp. 37–38.
  15. 15,0 15,1 15,2 Niyogi 1959, p. 35.
  16. Niyogi 1959, pp. 245-260.
  17. Niyogi 1959, pp. 45–46.
  18. Niyogi 1959, p. 46.
  19. Niyogi 1959, pp. 51–52.
  20. Por teoria mapo de iliaj teritorioj, bv. vidi: Schwartzberg, Joseph E.. (1978) A Historical atlas of South Asia (angle). Ĉikago: University of Chicago Press, p. 147, maXIV.3 (c). ISBN 0226742210.
  21. For a theorized map of their territory, see: {{{Titolo}}}. ISBN 0226742210.
  22. Roy 1980, p. 99.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 23,5 Niyogi 1959, pp. 50–51.
  24. Niyogi 1959, pp. 50-51.
  25. 25,0 25,1 Singh 2009, p. 60.
  26. Niyogi 1959, p. 56.
  27. Niyogi 1959, p. 57.
  28. Khan 2002, p. 242.
  29. Niyogi 1959, pp. 43–45.
  30. Niyogi 1959, pp. 47–48.
  31. Niyogi 1959, p. 74.
  32. Niyogi 1959, pp. 52–54.
  33. Niyogi 1959, pp. 57–58.
  34. Niyogi 1959, pp. 60–61.
  35. Niyogi 1959, p. 65.
  36. Niyogi 1959, pp. 74–75.
  37. Niyogi 1959, p. 63.
  38. Niyogi 1959, pp. 72-73.
  39. Niyogi 1959, p. 91.
  40. Niyogi 1959, pp. 92–93.
  41. Niyogi 1959, pp. 94–97.
  42. Niyogi 1959, pp. 110–112.
  43. Niyogi 1959, pp. 106–107.
  44. Niyogi 1959, pp. 113–114.
  45. Niyogi 1959, p. 115.
  46. Niyogi 1959, p. 116.
  47. Jackson 2003, pp. 134–135.
  48. Sen 1999, p. 272.
  49. Niyogi 1959, pp. 115–117.
  50. Niyogi 1959, p. 30.
  51. Niyogi 1959, pp. 30–31.
  52. Jain 2002, p. 34.
  53. Niyogi 1959, p. 136.
  54. Niyogi 1959, p. 140.
  55. Niyogi 1959, pp. 148–153.
  56. Niyogi 1959, pp. 144–145.
  57. Niyogi 1959, pp. 137–139.
  58. Niyogi 1959, p. 87.
  59. Niyogi 1959, p. 84.
  60. Niyogi 1959, p. 99.
  61. Mukherjee 1998, p. 142.
  62. Niyogi 1959, p. 194.
  63. Niyogi 1959, p. 197.
  64. Niyogi 1959, p. 196.
  65. Niyogi 1959, pp. 87-88.
  66. Dutt 1988, p. 209.
  67. Niyogi 1959, p. 198.
  68. Asher, Frederick M.. (25-a de februaro 2020) Sarnath: A Critical History of the Place Where Buddhism Began (angle). Getty Publications, p. 11. ISBN 978-1-60606-616-4.
  69. Niyogi 1959, p. 180.
  70. Jackson 2003, p. 7.
  71. Niyogi 1959, p. 200.
  72. (1-a de decembro 2016) “State, Taxation and Fiscal Oppression in Early Medieval Odisha”, Indian Historical Review (en) 43 (2), p. 224. doi:10.1177/0376983616663386. 
  73. Sen 1999.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kromaj legadoj[redakti | redakti fonton]

  • Deepak Yadav (2011). “Aspects of rural settlement under the Gahadavala dynasty: c. 11th century CE to 13th century CE (An inscriptional analysis)”, Proceedings of the Indian History Congress (en) 72, p. 360–367. 
  • Saurabh Kumar (2015). “Rural Society and Rural Economy in the Ganga Valley during the Gahadavalas”, Social Scientist (en) 43, p. 29–45. 
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gahadavala dynasty en la angla Vikipedio.