Gaono de Vilno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elijah Ben Salomon Salman (hebree ר' אליהו בן שלמה זלמן) respektive jide plennome Elijah ben Ŝlomo Zalman Kremer, nomata Gaono de Vilno (jide דער װילנער גאון), naskiĝis la 23-an de aprilo 1720 en Vilno kaj mortis la 9-an de oktobro 1797 samloke, estis matematikisto, rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo kaj konanto de kabalo.

Juneco kaj jaroj de lernado

Li naskiĝis en Vilno, nomata tiam en Eŭropo Jerusalemo de la Nordo. Jam kiel infano li montris eksterordinaran talenton. En la aĝo de tri jaroj li scipovis parkere plenajn fragmentojn de la Biblio. De la 10-a vivjaro li jam ne bezonis instruistojn. En la aĝo de dekunu jaroj la knabo konis parkere la tutan jerusaleman talmudon. Li okupiĝis ankaŭ pri astronomio, kaj post la plenkreskiĝo vojaĝis tra Pollando kaj Germanio, kie li renkontiĝis kun diversaj talmudaj skoloj. En 1748 li revenis al Vilno, kie li iĝis ne pridubinda aŭtoritato pri solvo de pluraj komplikaj problemoj de halaĥo.

Esploraj metodoj

Escepteco de la Gaono konsistis en tio, ke li aplikis metodojn de filologia esplorado de Talmudo kaj la rabena literaturo.

Batalo kun ĥasidismo

Li forte kontraŭis ĥasidismon kaj konsiderante ĝin malutila por la judoj. En 1771 li partoprenis en publika ekzamenado de ilia doktrino, konkludante, ke oni devas malpermesi al la judoj kontaktiĝi kun tiu ĉi grupo. En la jaroj 1772 kaj 1781 li ekskomunikis komunumojn de ĥasidoj, kiuj volis disvolviĝi en Vilno. La vilna juda komunumo forpelis ilin de la urbo kune kun la familioj. Aliflanke la Gaono estis skeptika rilate al disvolviĝanta movado de juda klerismo - haskala.

Verkoj

Li estis aŭtoro de komentarioj al pluraj talmudaj kaj kabalistaj verkoj. Li verkis:

Vidu ankaŭ