Gary Jules
Gary Jules | |
---|---|
Gary Jules en koncerto (2008)
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Gary Jules Aguirre |
Naskiĝo | 19-an de marto 1969 (55-jaraĝa) en Fresno |
Ĝenroj | Rok-muziko, folko, alternativa rokmuziko |
Profesio | Aŭtoro-komponisto-interpretisto |
Instrumentoj | Gitaro, piano, mandolino, harmoniko |
Aktivaj jaroj | 1998 - nun |
Retejo | www.garyjules.com |
Gary JULES (naskiĝis la 19-an de marto 1969 en Fresno (Kalifornio)), estas usona aŭtoro-komponisto-interpretisto.
Mad World
Gary Jules registris kun sia amiko Michael Andrews version de la kanzono Mad World de la grupo Tears for Fears por la filmo Donnie Darko.
En decembro 2003, du jarojn post la apero de tiu ĉi filmo, unuopaĵo estis reeldonita en Anglio, okaze de Kristnasko, kie ĝi fariĝis grandega ŝlagro rangiĝante numero unu dum tri sinsekvaj semajnoj; poste ĝi disvastiĝis al Kanado kaj al Usono kie ĝi ofte troviĝis en televidaj serioj (Smallville kaj ankaŭ Jericho kaj eĉ CSI: Crime Scene Investigation kaj Without a Trace) kaj ankaŭ en la reklam-filmeto de videoludo Gears of War, kaj nun estas filmmuziko de reklam-filmeto de The Crazies (2010).
Tiu versio ankaŭ havis grandan sukceson en kontinenta Eŭropo, interalie en Germanio, aŭstrio, Danlando, Nederlando kaj Svedio, atingante "Top 20" en tiuj landoj.
Li ĉeestis en turneo "Timeless" de Mylène Farmer, ekde la 7-a de septembro 2013 en POPB. Li interpretis kun ŝi Mad World kaj Les Mots.
Diskaro
Albumoj
- Greetings from the Side
- St. Christopher's Lullabye
- Barstool
- Owen Down
- Invisible
- Bluefish
- Ghosts
- Heroes & Heroin
- Jeremiah Weed
- Nothing
- Push
- Broke Window
- No Poetry
- DTLA
- Lucky
- Something Else
- Pills
- Boat Song
- Umbilical Town
- The Princess of Hollywood Way
- Patchwork G
- Barstool
- Mad World
- Falling awake
- The Devil keeps grinning
- Gone Daddy
- Serpent - in - Claw
- Little Greenie
- There's a hole in the sky
- Whiskey for everybody
- Wichita
- Andalucia
- Dustcloud and the Honeybees
- Road Song Blues
- One little Light
- Beautiful
- My Familiar
- The road beside the highway
- Dreaming by needle and gun
- Ghosts in the cotton
- Goodnight Billie
- Been a long time (kun Jim Bianco)
- Bird/ Little Greenie (Versio)
- The old days are gone
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gary Jules en la franca Vikipedio.