Gatĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Rusia urbo Gatĉina (ruse Гатчина) estas urbo en Leningrada provinco en Rusio. La urbo estas ĉe rivero Iĵora (Ижора).

La urbo estis fondita en la jaro 1499 (menciita en Novgoroda kroniko kiel vilaĝo Ĥotĉino). Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1796.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Gatĉina (Гатчина) ĝis 1923;
  • Trock (Троцк), omaĝe al Lev Trockij, inter 1923 kaj 1929;
  • Krasnogvardejsk (Красногвардейск) inter 1929 kaj 1944.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 59°34' norde, longitudo 30°08' oriente. Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 41420.

La interurba telefona kodo estas 81371, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en 2005).

Loĝantaro

En la jaro 1959 la urbo havis 36,7 mil loĝantojn. En 2002 la urbo havis 88,4 mil loĝantojn.

Eble duono de la loĝantaro nur noktumas kaj feritagas en Gatĉina, laborante en Sankt-Peterburgo. La urbojn ligas frekventaj apudurbaj trajnoj kaj busoj. Novajn loĝantojn logas al Gatĉina freŝa aero, belaj ĉirkaŭaĵoj kaj malpli multekostaj loĝejoj.

Historio

La kastelo Gatĉina

Gatĉina unuafoje menciiĝis dum la jaro 1499. Origine la loko apartenis al Novgorodo, post ties konkero ankaŭ Gatĉina ekapartenis al la Granda Duklando de Moskvo. Dumtempe la urbo, kiel la tuta regiono Ingrio, inter la jaroj 1583-1595 kaj 1617-1721 apartenis al Svedio. Caro Petro la Granda donacis la lokon al sia fratino Natalija. Dum la jaro 1765 la carino Katarina la Granda donis la lokon al sia favorito, grafo Grigorij Orlov, kiu ĉi-tie konstruigis kastelon de 600 ĉambroj, kiu, unuafoje en Rusio, estis ĉirkaŭita de angleca pejzaĝa parko. La arkitekto Antonio Rinaldi inter la jaroj 1777 kaj 1782 ĉe la parka enirejo konstruigis grandan triumfan arkon. La kastela interno estas dekorita en klasicisma stilo kaj konceptiĝis de Antonio Rinaldi kaj Vincenzo Brenna. Italaj kaj rusaj metiistoj kreis la la internan dekoron kun plafonaj pentraĵoj, pargetaj plankoj kaj italaj mebloj.

Ĉesma-galerio por grandduko Paŭlo, en novklasicisma stilo, 1790-aj jaroj

Kiam grafo Orlov mortis dum la jaro 1783, la carino aĉetis la kastelon de la heredantoj kaj pludonis ĝin al sia filo, la pli posta caro Paŭlo la 1-a. Tiu dum la 1790-aj jaroj instigis ŝanĝetojn en novklasicisma stilo pri la kastela fasado kaj en la parko aldonis plurajn pontojn kaj paviljonojn. Post la morto de caro Paŭlo la kastelo komence restis neuzata. Nur Aleksandro la 3-a denove deklaris ĝin cara rezidejo. La lasta rusia caro, Nikolao la 2-a, ĉi-tie pasigis sian junecon. Post sia abdiko dum la jaro 1917 li dumtempe estis arestita en Gatĉina.

Dum la jaro 1923 la urbo laŭ la revoluciulo Lev Trockij estis renomita Trock (Троцк). Sed kiam Trockij deklariĝis malamiko de la bolŝevisma reĝimo de Sovetio, dum 1929 la urbo ricevis la nomon Krasnogvardejsk (Красногвардейск), kaj dum la jaro 1944 rericevis la originan nomon.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala urba retejo greke detala mapo de la urbo greke palacoj kaj aliaj arkitekturaj vidindaĵoj de Gatĉina greke panorama foto de la kastelo kun 600 ĉambroj