Gene Ammons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eugene „Gene“ Ammons (naskiĝis la 14-an de aprilo 1925 en Ĉikago; mortis la 6-an de aŭgusto 1974 samloke) estis usona nigrula ĵazmuzikisto. Li ludis tenorsaksofonon kaj direktis proprajn bandojn. Gene Ammons estis filo de la fama bugio-pianisto Albert Ammons.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gene Ammons iniciatis kune kun la iomete pli aĝa Von Freeman la ĉikagan skolon de tenorsaksofonistoj, kiuj pluevoluigis la stilon de Lester Young kaj Ben Webster. Per tio ili influis aliajn solistojn kiel Johnny Griffin kaj Clifford Jordan.

Gene Ammons ludis per vere kapta, volumena kaj melodia sono. Li ja ne estis grava noviganto, ricevis tamen pro sia karakteriza sono, kiu estis facile rekonebla kaj je fortike ludata bluso kaj je romantikaj baladoj, grandan popularecon je la publiko. Ira Gitler atestis al li sonon kiel 15-etaĝa turdomo. Lia ludmaniero estis ege stampita de ritmenbluso, li tamen ludis ankaŭ foje teknike virtuozan bibopon (ekzemple en la bando de Eckstine). Per ekesto de bosanovo en la fruaj 1960-aj jaroj li okupiĝis kiel multaj el liaj ĵazkolegoj pri latinamerikaj ritmoj. Li koncertis kun diversaj ensemblotipoj ekde kvaropo trans pli granda ĉiustelularo ĝis bandego kaj verkis multajn sondiskojn.

La longa kariero de Gene Ammons daŭris ekde la 1940-aj jaroj ĝis en la 1970-aj jaroj. En 1943 li koncertvojaĝis kun trumpetisto King Kolax. Ekde 1944 ĝis 1947 li muzikis en la bando de Billy Eckstine (de ĉi tiu fazo ekzistas la fama sonregistraĵo Blowing the blues away en duopo-batalo kun Dexter Gordon), surdiskigis tamen ankaŭ jam kun propraj ensembloj (furoraĵo estis en 1947 Red top). En 1949 li estis posteulo de Stan Getz en la sekcio four brothers de la dua grego de Woody Herman, kie li estis fama pro siaj tenorsaksofonaj dueloj kun Sonny Stitt. Aliaj famaj tenor-“batalaj“ registraĵoj kun Sonny Stitt ekestis 1950–1952 (en sepopo direktata de la du). Meze de la 1950-aj jaroj li surdiskigis unuopaĵojn por diskeldonejo United kaj direktis ĉiustelularajn bandojn kun ŝanĝiĝantaj instrumentistaroj, je kiuj kunmuzikis i.a. Art Farmer, Jackie McLean kaj Donald Byrd. En 1960 li lanĉis furoraĵojn per Canadian Sunset kaj Hittin the jug (ambaŭ sur la albumo Boss tenors) kaj en 1962 li prezentis plensonan version de bosanovo (albumo Bad! Bossa Nova). En 1958–1960 kaj en 1962–1969 li troviĝis en kaptiteco pro drogokrimetoj (li estis heroinmania). Parte je tio lin evidente trompis polico kaj prokurorejo (la juĝistoj kondamnis lin en 1962 je 15 jaroj da kaptiteco), sed en la malliberejo de Statesville en Ilinojso oni traktis lin relative bone – li direktis la malliberejan bandon. Ĉar en Novjorko li havis prezentadan malpermeson, li resurscenejiĝis en 1969 je Plugged Nickel en Chicago (albumo The boss is back). Februaron de 1972 li estis stelula gasto je la koncerto Charles Mingus and Friends in Concert; en 1973 li koncertis kun Dexter Gordon, Cannonball Adderley kaj propra bando en Montreux kaj poste julion je Ahus en Svedujo (albumo In Sweden).

Li estis unu el la malmultaj ĵazmuzikistoj, kiuj povis konservi al si sian popularecon dum pluraj jardekoj kaj ĉiam denove lanĉi komerce sukcesajn furoraĵojn. Precipe per siaj sonregistraĵoj laŭ stilo de soŭlĵazo fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj li estis tre sukcesa. Li estis unu el la unuaj muzikistoj, kiuj enigis la soŭlorgenon en ĵazon.

Muzikistoj kaj entuziasmuloj nomis Ĝinon Ammons aankaŭ per la moknomo Jug, foje ankaŭ pro sia regema sono sur la saksofono The Boss (la ĉefo). Liaj plej gravaj sonregistraĵoj aperis per la diskeldonejo Prestige Records, kun kiu li havis kontrakton ekde la fino de la 1940-aj jaroj.

En 1974 dum koncerto en Buddys Place en Novjorko (kune kun Sonny Stitt, kun kiu li ĉiam denove povis muzike interbatali) li kolapsis. La kuracistoj diagnozis ostokanceron, kaj li mortis dum la kuracado en la malsanulejo pro pulminflamo.

La lasta peco, kiun li surbendigis, mallonge antaŭ ol oni sciigis al li lian malsanon, nomiĝis Goodbye.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Young Jug, 1948–1952, Chess
  • Blues Up And Down, 1950, Prestige
  • The Happy Blues, 1956, Prestige
  • Blue Gene, 1958, Prestige, Original Jazz Classics
  • Boss Tenor, 1960, Prestige
  • Groovin' With Jug, 1961, Pacific Jazz
  • Boss Tenors, 1961, Verve
  • Bad! Bossa Nova, 1962, Prestige
  • The Boss Is Back!, 1969, Prestige
  • Goodbye, 1974, Prestige

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]