Ĝermolisto de hidraŭliko

El Vikipedio
(Alidirektita el Geometria volumeno)
Saltu al: navigado, serĉo

En tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri Hidraŭliko. Movu unufrazajn artikolojn pri Hidraŭliko en tiun ĉi paĝon, metante alidirektilon. Se vi volos igi iun ĝermon en apartan artikolon, faru tion per aldono de minimumaj informoj.

Enhavo

A [redakti]

Akceleblo [redakti]

Akceleblo estas inversa valoro de kontraŭakcela rezisto.

Aksa piŝta hidraŭmotoro [redakti]

Aksa piŝta hidraŭmotoro - Rotacia hidraŭmotoro, kies piŝtoj estas paralelaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo malpli granda ol 45°.

Aksa piŝta hidraŭmotoro kun klinita bloko [redakti]

Aksa piŝta hidraŭmotoro kun klinita bloko - Rotacia hidraŭmotoro, ĉe kiu la piŝto-paŝoj estas determinitaj per kliniĝo de akso de cilindro-bloko al la akso de movdona ŝafto.

Aksa piŝta hidraŭmotoro kun oblikva disko [redakti]

Aksa piŝta hidraŭmotoro kun oblikva disko estas hidraŭmotoro, ĉe kiu estas la piŝto-aŝoj determinitaj per kliniĝo de disko al la akso de cilindro-bloko.

Akumulilo de likvo [redakti]

Akumulilo de likvo - Hidraŭla elemento, destinita por akumulado de likvo.

Alterna fluo [redakti]

Alterna fluo estas fluo, kies direkto cikle ŝanĝiĝas.

Ambaŭflanka hidraŭlocilindro [redakti]

Ambaŭflanka hidraŭlocilindro - Hidraŭlomotoro, kies elira membro trairas ambaŭ cilindro-kovrilojn.

Apartigilo [redakti]

Apartigilo - Purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas forigataj per efiko de eksteraj fortoj.

Aŭtomata likvo-distribuo [redakti]

Aŭtomata likvo-distribuo - Distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭstatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, dependas de grandeco de premo en la laborspaco.

B [redakti]

Brems-valvo [redakti]

Brems-valvo estas regata stringvalvo destinita por reguligo de flu-kvanto forfluanta el la hidraŭlocilindro por bremsi la movon de ties piŝto.

C [redakti]

Ĉ [redakti]

Ĉefa kondukilo [redakti]

Ĉefa kondukilo estas kondukilo, tra kiu likvo fluas el pumpiloakumulilo al hidraŭmotoro.

D [redakti]

Dentrada hidraŭmotoro [redakti]

Dentrada hidraŭmotoro - Hidraŭmotoro, kies geometrian volumenon prezentas la spaco inter dentoj de reciproke endentiĝantaj dentradoj kaj la korpo, en kiun la dentradoj estas enmetitaj.

Dinamika rezisto [redakti]

Dinamika rezisto - Rezisto kontraŭ transigo de premenergio dum samtempa ŝanĝo de flu-kvanto, enhavanta kombinojn de rezistoj kontraŭmova, kontraŭakcela kaj kontraŭdeforma.

Duaga hidraŭcilindro [redakti]

Duaga hidraŭcilindro - Hidraŭmotoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo ambaŭdirekte.

E [redakti]

Elira kondukilo [redakti]

Elira kondukiloelflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo el cirkvitero.

Enira kondukilo [redakti]

Enira kondukilo, Alflua kondukilo - Kondukilo, tra kiu fluas likvo en cirkviteron.

Enmeta hidraŭla regelemento [redakti]

Enmeta hidraŭla regelemento - Hidraŭla regelemento konstruita por enmeti ĝin en valvoblokon, en kiu por ĉiu tiuspeca hidraŭelemento estas pretaj laŭnormaj boraĵoj. Laŭ cirkvito-skemo ili estas konektitaj per kanaloj.

F [redakti]

Fermita hidraŭcirkvito [redakti]

Fermita hidraŭcirkvito estas hidraŭcirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en eniran kanalon de pumpilo.

Filtrilo [redakti]

Filtrilo - Cirkvitero, per kiu oni malgrandigas enhavon de malpuraĵoj en substanco.

Flu-dividilo [redakti]

Flu-dividilo - Regelemento dividanta flu-kvanton en du aŭ plurajn branĉojn preskaŭ sendepende de la premdiferenco.

Flu-karakterizaĵo [redakti]

Flu-karakterizaĵo - Evoluo de dependeco de fluo je premdiferenco.

Flu-kvanto [redakti]

Flu-kvanto - Kvociento de la volumeno de trafluinta likvo por koncerna tempo.

Flu-rendimento [redakti]

Flu-rendimento - Transigo de flu-kvanto en konstantigita stato.

G [redakti]

Gasa hidraŭakumulilo [redakti]

Gasa hidraŭakumulilo estas hidraŭakumulilo, en kiu energio estas akumulita en la premita gaso.

Geometria volumeno [redakti]

Geometria volumeno - Volumeno de laborspaco de hidraŭstatika konvertilo, konforma al unu piŝto-paŝo aŭ rivoluo.

Gravita apartigilo [redakti]

Gravita apartigilo - Apartiga purigilo, en kiu malpuraĵoj sedimentas per efikado de gravito.

Ĝ [redakti]

Ĝenerala rendimento [redakti]

Ĝenerala rendimento - Entuta transigo de povumo en konstantigita stato.

H [redakti]

Helpa hidraŭcirkvito [redakti]

Helpa hidraŭcirkvito - Cirkvito destinita por plenumi helpajn taskojn (ekz. malvarmigadon, purigadon de likvo, ktp.)

Helpa kondukilo [redakti]

Helpa kondukilo - Kondukilo servanta por konekti cirkviterojn al la ĉefa kondukilo.

Hidraŭakumulilo [redakti]

Hidraŭakumulilo - Akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub pli granda ol atmosfera premo, servanta plej ofte por akumulado de la premenergio.

Hidraŭekipaĵo [redakti]

Hidraŭekipaĵo - Kelkaj hidraŭelementoj grupigitaj en memstara kompleto kaj plenumantaj kombinitajn funkciojn.

Hidraŭla logika elemento fluida [redakti]

Hidraŭla logika elemento fluida - Hidraŭelemento, en kiu estas neniaj moveblaj solidaj konsistaĵoj kaj en kiu estas por realigo de logika funkcio uzata deklinado de la ĉefa likvo-fluo pere de laŭbezone konektataj regantaj flu-radioj en konvene aranĝita kanal-sistemo.

Hidraŭla movilo [redakti]

Hidraŭla movilo - Parto de hidraŭla meĥanismo destinita por movdonado al meĥanismoj kaj maŝinoj.

Hidraŭla regelemento kun subplato [redakti]

Hidraŭla regelemento kun subplato - Hidraŭla regelemento, kies ĉiuj kanaloj eliras el unu ebena faco, per kiu ĝi estas muntita sur subplaton, kies aperturoj kongruas kun la elirejoj de la kanaloj. Al la subplato estas konektitaj ĉiuj necesaj tubkondukiloj.

Hidraŭla regelemento por bateria muntado [redakti]

Hidraŭla regelemento por bateria muntado estas hidraŭla regelemento por bateria muntado.

Hidraŭla servovalvo [redakti]

Hidraŭla servovalvo estas plurŝtupa hidraŭla amplifilo.

Hidraŭla sistemo [redakti]

Hidraŭla sistemo estas grupigo de hidraŭlaj cirkvitoj.

Hidraŭle regata hidraŭstatika konvertilo [redakti]

Hidraŭle regata hidraŭstatika konvertilo - Regebla hidraŭstatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla pere de likvo-efikado.

Hidraŭlostatika movilo [redakti]

Hidraŭlostatika movilo - Hidraŭla movilo utiliganta plejparte premenergion de likvo.

Hidraŭstatika transmisiilo [redakti]

Hidraŭstatika transmisiilo - Hidraŭmeĥanismo servanta por atingi postulatan movo-frekvencon.

Hidraŭstatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo [redakti]

Hidraŭstatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo - Transmisiilo, en kiu estas unu parto de energio transigata pere de likvo, kaj la alia mekanike inter la firmaj partoj de hidraŭstatikaj konvertiloj.

Hidro- [redakti]

Hidro- - Scienca prefikso signifanta "hidrogeno en kombinaĵo"

Ĥ [redakti]

I [redakti]

Individua subplato [redakti]

Individua subplato - Subplato destinita por uzo ĉe individue instalota hidraŭelemento.

Interna permeablo [redakti]

Interna permeablo - Inversa valoro de interna rezisto.

J [redakti]

Juntado [redakti]

Juntado - Kunigado de du pecoj tiel, ke ili formu unu funkcikapablan tuton.

Juntenzo [redakti]

Juntenzo - Hermetiga materialo junt-age aktiva, ekz. kaŭĉuko, asbesto, fibraĵo k.a. (en hidraŭliko)

Ĵ [redakti]

K [redakti]

Kombine regata hidraŭstatika konvertilo [redakti]

Kombine regata hidraŭstatika konvertilo - Regebla hidraŭstatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla per du aŭ pli da metodoj, ekz. elektre-hidraŭle k.s.

Kondukilo [redakti]

Kondukilo estas elemento, servanta por kondukado de fluanta likvo aŭ gaso.

Konstanta hidraŭstatika transmisio [redakti]

Konstanta hidraŭstatika transmisio estas transmisio kun konstanta transmisia rilatumo.

Konstantigita fluo [redakti]

Konstantigita fluo estas fluo en konstantigita stato. (Vidu ankaŭ en nekonstantigita fluo.)

Kontinue regata hidraŭlocirkvito [redakti]

Kontinue regata hidraŭlocirkvito - Cirkvito regata per kontinua signalo.

Kontraŭakcela rezisto [redakti]

Kontraŭakcela rezisto - Propreco de hidraŭloelemento ŝanĝi premenergion je energio kineta kaj male.

Kontraŭdeforma rezisto [redakti]

Kontraŭdeforma rezisto estas propreco de hidraŭloelemento ŝanĝi premenergion je deforma energio.

Kontraŭmova rezisto [redakti]

Kontraŭmova rezisto estas propreco de hidraŭelemento ŝanĝi premenergion je varmenergio.

Kranvalvo [redakti]

Kranvalvo (krano) - Valvo, kies aktiva membro estas konuso aŭ cilindro aŭ globo, kun traflua aperturo. La aktiva membro baras la trafluon per sia turniĝo je angulo 90°.

Kresta valoro [redakti]

Kresta valoro - La plej granda valoro de la grando aperanta dumlabore; ĝia efiko estas tempe limigita.

L [redakti]

Labora hidraŭcirkvito [redakti]

Labora hidraŭcirkvito - Cirkvito destinita por transdonadi premenergion de likvo pere de hidraŭmotoro al maŝino aŭ ekipaĵo.

Laborspaco [redakti]

Laborspaco - Limigita spaco en hidraŭelemento, en kiu okazas la transformado de energio.

Laborŝovo [redakti]

Laborŝovo - Ŝovo realiganta teknologian operacion.

Lamenara filtrilo [redakti]

Lamenara filtrilo - Traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra mallarĝaj interspacoj en la filtra korpo, konsistanta el maldikaj lamenoj.

Likpermeablo [redakti]

Likpermeablo - Inversa valoro de kontraŭlika rezisto.

Likimuna elemento [redakti]

Likimuna elemento - Elemento servanta por likimunigo de juntoj pere de sia elasteco aŭ deformeblo. Oni distingas elementojn por likimunigo de moveblaj juntoj (manumoj, likimunigaj ŝaftringoj) kaj de nemoveblaj juntoj (juntringoj kaj diversformaj juntplatoj el juntenzoj).

Linearigita permeablo [redakti]

Linearigita permeablo - Inversa valoro de linearigita rezisto.

Linearigita rezisto [redakti]

Linearigita rezisto - Rezisto rilatigita al certa punkto de flu-karakteriza kurbo, konforma al tangento de la devia angulo de la tanĝanto tuŝanta la kurbon en la koncerna punkto.

M [redakti]

Maksimuma valoro [redakti]

Maksimuma valoro - La plej granda permesita valoro de la grando.

Malfermita hidraŭcirkvito [redakti]

Malfermita hidraŭcirkvito - Cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en rezervujon.

Mekana-hidraŭla servovalvo [redakti]

Mekana-hidraŭla[Kontrolenda lingvaĵo] servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas mekanika devio.

Mekanike regata direkta valvo [redakti]

Mekanike regata direkta valvo estas direkta valvo regata mekanike, ekzemple per kamo.

Movo-frekvenco [redakti]

Movo-frekvenco - Rilatumo de flu-kvanto kaj geometria volumeno (vidu geometria volumeno).

N [redakti]

Nekonstantigita fluo [redakti]

Nekonstantigita fluo estas fluo en transira stato. (Vidu ankaŭ en konstantigita fluo.)

Nekontinue regata hidraŭcirkvito [redakti]

Nekontinue regata hidraŭcirkvito estas cirkvito regata per interrompata aŭ cifera signalo.

Neregata hidraŭcirkvito [redakti]

Neregata hidraŭcirkvito - Cirkvito, en kiu nek la premo, nek la flu-kvanto estas regebla.

Nombro de ŝovrapidumoj [redakti]

Nombro de ŝovrapidumoj estas nombro de elekteblaj ŝovrapidoj.

O [redakti]

P [redakti]

Padela duonturna hidraŭmotoro [redakti]

Padela duonturna hidraŭmotoro estas hidraŭmotoro, kies elira membro povas rotacie moviĝi en amplekso malpli granda ol 180°.

Paŝmova hidraŭmotoro [redakti]

Paŝmova hidraŭmotoro - Hidraŭmotoro, kies elira membro moviĝas intermite rektlinie aŭ rotacie.

Pezaĵa hidraŭakumulilo [redakti]

Pezaĵa hidraŭakumulilo - Hidraŭakumulilo, en kiu energio estas akumulita en formo de potenciala energio de pezaĵo.

Pilotata direkta valvo [redakti]

Pilotata direkta valvo estas direkta valvo hidraŭle regata, kunigita kun elektre regata pilotvalvo.

Piŝta hidraŭakumulilo [redakti]

Piŝta hidraŭakumulilo - Hidraŭakumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de piŝto.

Piŝta hidraŭmotoro [redakti]

Piŝta hidraŭmotoro estas rotacia hidraŭmotoro, kies geometria volumeno estas formata per relativa moviĝo de piŝtoj en cilindroj.

Pluraga hidraŭlmotoro [redakti]

Pluraga hidraŭlmotoro - Piŝta hidraŭmotoro, kies piŝtoj dum unu rivoluo faras pli ol unu duoblan piŝtopaŝon.

Pneŭmata-hidraŭla servovalvo [redakti]

Pneŭmata-hidraŭla servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas premo aŭ premdiferenco de gaso.

Pora filtrilo [redakti]

Pora filtrilo - Traflua purigilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra pora materialo, ekz. tra enmetaĵo el kunbakita metalpulvoro k.s.

Premdiferenco [redakti]

Premdiferenco - Diferenco de premoj en la fludirekto inter du lokoj de la sama kondukilo aŭ hidraŭelemento.

Premenergio de likvo [redakti]

Premenergio de likvo - Ekvivalento de laboro, kies valoron oni determinas per la produto de flu-kvanto kaj premo de likvo.

Prem-karakterizaĵo [redakti]

Prem-karakterizaĵo - Evoluo de dependeco de premo je flu-kvanto.

Prem-rendimento [redakti]

Prem-rendimento - Transigo de premo en konstantigita stato.

Pulsanta fluo [redakti]

Pulsanta fluo - Fluo, kies grandeco cikle ŝanĝiĝas.

Q [redakti]

R [redakti]

Radiala piŝta hidraŭmotoro [redakti]

Radiala piŝta hidraŭmotoro estas hidraŭmotoro, kies piŝtoj estas perpendiklaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo pli granda ol 45°.

Rapidkupla fitingo [redakti]

Rapidkupla fitingo - Elemento ebliganta rapidan kuplon kaj malkuplon de du partoj de kondukilo (hoso), sen uzo de helpiloj aŭ ilaro. En malkuplita stato ĝi malebligas elfluon de likvo aŭ gaso el la kondukilo.

Rega hidraŭcirkvito [redakti]

Rega hidraŭcirkvito - Cirkvito destinita por transdonadi premenergion al regado.

Rega kondukilo [redakti]

Rega kondukilo - Kondukilo servanta por transigi informojn.

Reta filtrilo [redakti]

Reta filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj sur reta (teksaĵa) vando.

Regata likvo-distribuo [redakti]

Regata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭstatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, estas regata en firma ligo kun rotor-turniĝo.

Rezervujo [redakti]

Rezervujo - Akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub la atmosfera premo.

Risorta hidraŭakumulilo [redakti]

Risorta hidraŭakumulilo - Hidraŭakumulilo, en kiu energio estas akumulita en deformita risorto.

Rotacia hidraŭlomotoro [redakti]

Rotacia hidraŭlomotoro - Hidraŭlomotoro kun rotacie movata elira membro.

Rotacia prem-multiplikilo [redakti]

Rotacia prem-multiplikilo - Prem-multiplikilo konsistanta el hidraŭmotoro kaj pumpilo, kies ŝaftoj estas firme kuplitaj.

S [redakti]

Saka hidraŭakumulilo [redakti]

Saka hidraŭakumulilo estas hidraŭakumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de sako el elasta hermeta materialo.

Senaga ŝovo [redakti]

Senaga ŝovo - Ŝovo, dum kiu oni realigas helpan operacion.

Servomeĥanismo regata per variigo de geometria volumeno [redakti]

Servomeĥanismo regata per variigo de geometria volumeno estas hidraŭla servomeĥanismo, kies elira grando estas reguligata per ŝanĝo de geometria volumeno de pumpilo aŭ de hidraŭmotoro, eventuale de ambaŭ konvertiloj.

Subplato [redakti]

Subplato - Apartenaĵo de hidraŭla regelemento, sur kies supran facon oni muntas regelementon, sur la malsupran, eventuale ankaŭ sur du flankajn, estas konektitaj koncernaj tubkondukiloj.

Ŝ [redakti]

Ŝovo [redakti]

Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.

Ŝovofrekvenco [redakti]

Ŝovofrekvenco - Nombro de ŝovoj okazintaj dum tempunuo.

Ŝovrapido [redakti]

Ŝovrapido - Distanco, kiun ŝovata objekto (maŝinparto, instrumento) trairas dum tempunuo.

Ŝraŭba hidraŭmotoro [redakti]

Ŝraŭba hidraŭmotoro - Hidraŭmotoro, kies geometria volumeno estas formata per spaco inter kaneloj de reciproke enreliĝantaj ŝraŭboj kaj korpo, en kiun la ŝraŭboj estas enmetitaj.

Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo [redakti]

Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo estas tubjuntilo, kiu por alfikso de tubo uzas juntilan ŝraŭbingon.

Ŝraŭbumo [redakti]

Ŝraŭbumo - Ŝraŭbkanelo kaj ŝraŭbrelo komune kiel tuto.

Vidu ankaŭ jenon: ŝraŭbaĵo

T [redakti]

Teleregata valvo [redakti]

Teleregata valvo estas pilotata premvalvo, kies unua ŝtupo estas teleregata.

Traflua filtrilo [redakti]

Traflua filtrilo - Purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra tralasiva (permeabla) vando.

Transigo de energio [redakti]

Transigo de energio estas la rilatumo de valoroj de eliranta kaj eniranta energioj.

Transigo de movo-frekvenco [redakti]

Transigo de movo-frekvenco - Rilatumo de elira kaj enira movo-frekvencoj.

Transigo de povumo [redakti]

Transigo de povumo - Rilatumo de elira kaj enira povumoj, produto de transigoj de flu-kvanto kaj de premo.

Transigo de premo [redakti]

Transigo de premo - Rilatumo de elira kaj enira premoj en hidraŭelemento, ekipaĵo aŭ sistemo.

U [redakti]

Unuaga hidraŭcilindro [redakti]

Unuaga hidraŭcilindro - Hidraŭmotoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo nur en unu direkto.

Unudirekta fluo [redakti]

Unudirekta fluo estas fluo, kies direkto en ŝanĝiĝas.

Unuflanka hidraŭcilindro [redakti]

Unuflanka hidraŭcilindro - Hidraŭcilindro, kies elira membro trairas nur unu cilindro-kovrilon.

Ŭ [redakti]

V [redakti]

Variigebla hidraŭstatika transmisio [redakti]

Variigebla hidraŭstatika transmisio - Transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla.

Varmigilo [redakti]

Varmigilo estas varmotransigilo destinita por alkondukado de varmo en likvon.

Volumena akcelo [redakti]

Volumena akcelo estas ŝanĝo de flu-kvanto dum tempunuo.

W [redakti]

X [redakti]

Y [redakti]

Z [redakti]