George Etherege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Etherege
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1635 (1635-01-01)
en Maidenhead
Morto 1-an de majo 1692 (1692-05-01) (57-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Lord Williams's School vd
Profesio
Okupo dramaturgodiplomatoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George ETHEREGE (Georgo Efereĝ, n. ĉ. 1635, m. la 10-an de majo 1692) estis angla dramisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Maidenhead, Berkshire kaj estis la plej aĝa filo de George Etherege kaj Mary Powney. Li edukiĝis ĉe Lord William's School, Thame, Oxfordshire, kie lerneja konstruaĵo nomiĝas laŭ li, kaj eble poste ĉe la Universitato de Kembriĝo - kvankam la dramisto kaj kritikisto John Dennis asertis ke George Etherege scipovas nek la latinan nek la grekan, kaj, se Dennis pravis, verŝajnas ke li neniam ĉeestis universitaton. Certas ke li studis juron ĉe Clement's Inn, Londono. Estas probable ke li vojaĝis al Parizo kune kun sia patro, kiu gastis en la domanaro de la ekzilita reĝino Henrietta Maria.

De 1668 al 1671 George Etherege loĝis en Konstantinopolo kiel sekretario de la angla ambasadoro.

George Etherege havis nelegitiman filinon per amafero kun la aktorino Elizabeth Barry.

Post la enscenigo de The Man of Mode (1676) li ne plu verkis. Post malmultaj jaroj li perdis sian riĉaĵojn per amaferoj kaj vetludado. Li kavaliriĝis nepost 1680 kaj edziĝis al riĉa vidvino. Marton 1685 li nomumiĝis ambasadoro al la imperia germana kortego ĉe Regensburg, sed senposteniĝis pro la 1688-a Glora Revolucio: li pasis la reston de sia vivo en Parizo, kune kun la ekzilita reĝo Jakobo la 2-a.

Dramoj[redakti | redakti fonton]

Nelonge post la Angla Resurtronigo (1660) li verkis komedion, The Comical Revenge or Love in a Tub (La komika venĝo, aŭ amo en banujo), kaj pro kio prezentiĝis al Charles Sackville (6-a grafo de Dorset), tiam Lordo Buckhurst. La dramo premieris en la Duka Teatro en 1664 kaj furoris pro sia sprita humuro. Tuj li ekfamis.

Sekvis en 1668 She would if she could (Ŝi agus se ŝi povus), kie koketado estas la plej grava afero de homa vivo, kaj kiun iuj kritikis pro malmoraleco. En 1676 ensceniĝis The Man of Mode (La laŭmoda viro), unu el la plej elstaraj dramoj de la regado de Karlo la 2-a: la verko satiras tre konitajn gravulojn de Londono, kiel John Wilmot (2-a grafo de Rochester), kiu estis amiko de Etherege. Ambaŭ dramoj tre popularis.