George du Maurier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George du Maurier
Persona informo
Naskonomo George Louis Palmella Busson du Maurier
Naskiĝo 6-an de marto 1834 (1834-03-06)
en Parizo
Morto 8-an de oktobro 1896 (1896-10-08) (62-jaraĝa)
en Londono
Tombo St John-at-Hampstead
Lingvoj angla
Ŝtataneco FrancioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Louis-Mathurin Busson du Maurier
Patrino Ellen Clarke
Edz(in)o Emma Wightwick
Infanoj Gerald du Maurier • Guy du Maurier • Sylvia Llewelyn Davies • Beatrix du Maurier
Okupo
Okupo verkistoilustristo • romanisto • karikaturisto
Verkoj Trilby
vdr
ilustraĵo por A Legend of Camelot; primokatas iomete la stilo de la Antaŭ-Rafaelida Frataro ...

George Louis Palmella Busson du MAURIER (naskiĝinta la 6-an de marto 1834 en Parizo, mortinta la 8-an de oktobro 1896 en Londono) estis brita verkisto kaj desegnisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

George du Maurier pasigis la junulajn jarojn en la tiam ankoraŭ memstara antaŭpariza vilaĝo Passy. Siajn tiamajn impresojn li surpaperigis en la unua verko Peter Ibbetson. Dume la samnoma ĉefrolulo kreskas ĉe De-la-Pompe-strato la aŭtoro mem vivis inter 1842 kaj 1847 en angula domo kun enirejo ĉe De-Passy-strato kaj pluraj fenestroj samdirekten spektantaj.[1]

Unue li studis en Parizo artojn antaŭ iro Antverpenon kie li blindiĝis je la maldekstra okulo. En Düsseldorf li ekkontaktis okuliston, vizitis la amikon kaj pentriston Thomas Armstrong kaj renkontis la estontan edzinon, Emma Wightwick. Ties familion li akompanis al Londono kie okazis ankaŭ la nuptaj ceremonioj en la 1863-a jaro. En 1865 li eklaboris por la satira magazino "Punch" por kiu li po du karikaturojn elfaris por semajno.

Pro plia malboniĝo de la vidkapablo li devis ĉesigi la kunlaboradon en 1891 kaj verkis tri romanojn el kiuj la lasta nur malantaŭmorte aperis. La dua romano Trilby traktas la historion de la juna manekeno Trilby O’Ferrall, kiu per la sakro de la malica muzikgeniulo Svengali iĝis divao. Sekve por ŝi nomiĝis sapoj, kantoj, dancoj, dentopastoj kaj eĉ urbo en Usono. Tiu ĉi verko inspiris Gaston Leroux skribi La Fantomo de la Operejo.

Pro la ega membiografia karaktero de liaj romanoj temas fakte pri trilogio fikcia de la vivo de du Maurier. Peter Ibbetson okazas ĉefe je Passy, la loko de la junulaj jaroj kaj de la verkisto kaj de la samnoma literatura figuro. Trilby centren metas la studentan vivon ĉe Latina Kvartalo kaj The Martian temigas fokuse la pli malfruajn jarojn ekde la ekblingiĝo ĝis la morto en Londono de la romana figuro Barty Josselin. Ankaŭ du Maurier mortis en la angla ĉefurbo.

Estis lia filo Gerald du Maurier kaj lia nepino Daphne du Maurier. Krome li estis la avo de la infanoj de Sylvia Llewelyn Davies kiu donis inspiron por Peter Pan.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Peter Ibbetson (1891)
  • Trilby (1894)
  • The Martian (1897)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daphne du Maurier: The Du Mauriers, Heron Books, p. 136.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]