Georges Wolinski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
G. Wolinski dédicaçant à la fête de l'Huma 2007-02.JPG

Georges WOLINSKI naskiĝis la 28-an de junio 1934 en Tunizo kiel filo de pola patro kaj itala patrino. Li estas franca politika kaj erotika karikaturisto, bildstriisto kaj humurula pensisto kun foje tre spica humuro, kaj foje profunde filozofa konsciiĝo.

Li tre ofte uzas dubsencojn, kaj dusencojn, se oni legas ili "unuatavole", naive, multaj el liaj pensoj kaj desegnoj ŝajnas estis ege dekstrismaj - nu li afiŝas sin kiel ege maldekstrismula! divenu kie estas la eraro! lie sperte kaj ĝue ludas per tiaj ambiguecoj.

Kelkaj pensoj:

"La unua homo, kiu mortis ja konjekteble estis surprizita."
"Mi preferas esti estonta komunisto, ol estinta komunisto!"
"Oni devas lasi al la malriĉuloj sufiĉe da mono, ke ili ne ribelu"
"Inter mi kaj aliulo mi ne havas elekton."
(dialogo inter riĉa turisto kaj enmigrinto:) "Mi havas ege simplajn gustojn, mi povus loĝi en kelo. - Loĝas mi en kelo!"