Georgia O'Keeffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
O'Keeffe dum ŝia tempo ĉe la Universitato de Virginio, julio 1915

Georgia Totto O'KEEFFE (prononcita Ĝorĝa Okiif) (naskiĝinta 15-an de novembro, 1887 - mortinta 6-an de marto, 1986) estis Usona artistino. O'Keeffe estas ĉefa gravulino en Amerika arto ekde la 1920-aj jaroj. Ŝi estas precipe konata por pentraĵoj en kiuj ŝi sintezis abstraktaĵon kaj reprezentaĵon en pentraĵoj de floroj, ŝtonoj, obusoj, bestaj ostoj, kaj pejzaĝoj. Ŝiaj pentraĵoj prezentas krakete konturitajn formojn, kiuj estas plenplena je subtilaj tonaj movoj de variantaj koloroj, kaj ŝi ofte aliformigis sian subjektaĵon en potencajn abstraktajn bildojn.

Foto per Alfred Stieglitz de O'Keeffe. Novjorko, 1918.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

O'Keeffe naskiĝis en Sun Prairie, Viskonsino. Ŝiaj gepatroj Francis Calyxtus O'Keeffe kaj Ida Totto O'Keeffe estis farmistoj laktobovaj. La patro de Ida Totto O'Keeffe, George, pro kiu Georgia nomiĝis, estis hungara enmigrinto. Ŝi estis la unua knabino kaj la dua de sep infanoj O'Keeffe. Ŝi ĉeestis la lernejon Town Hall School en Viskonsino kaj ricevis artinstruadon de loka akvarelisto, Sarah Mann. Ŝi ĉeestis gimnazion ĉe Sacred Heart Academy en Madisono, Viskonsino kiel tieloĝanto inter 1901 kaj 1902. En aŭtuno de 1902 la familio O'Keeffe transloĝiĝis de Viskonsino al Williamsburg, Virginio. Georgia restis en Vinskonsino kun sia onklino kaj ĉeestis la Gimnazion de Madisono. Ŝi kuniĝis kun ŝia familio en Ŭiliamsburgo en 1903. Ŝi kompletigis gimnaziumadon kiel tieloĝanto ĉe Episkopa Instituto Chatham en Virginio (nun Chatham Hall), kaj diplomiĝis en 1905.

En 1905, O'Keeffe ekstudis ĉe la Arta Instituto de Ĉikago. En 1907 ŝi ĉeestis la Ligon de Artstudentoj en Novjorko, kie ŝi studis kun William Merritt Chase. En 1908, ŝi gajnis la William Merrit Chase nemovant-vivantan premon por ŝia olea pentraĵo Sentitola (Morta Kuniklo kun Kupra Poto). Ŝia premo estis stipendio ĉeesti la subĉielan somerlernejon de la Ligo ĉe Lago George, Novjorko. Dum en la urbo en 1908, ŝi estis ĉeesinta ekspozicion de akvareloj de Rodin ĉe la 291 posedita per ŝia estonteca edzo, fotisto Alfred Stieglitz.

En aŭtuno 1908 O'Keeffe reiris al Ĉikago, kie ŝi laboris kiel ilustristo, kaj oni pensas, ke en 1910 ŝi malsaniĝis kun morbilo kaj transloĝiĝis hejmen al Virginio. Ŝi estis ĉesinta pentradi en 1908 kiam sia familio havis financajn problemojn kaj ŝi konsciiĝis, ke ŝi ne povis subteni sin finance per pentrado. Ĉar ŝi ne povis tute dediĉi sin al ĝi, ŝi ne pentris ajn. Sed ŝi estis inspirita ekpentri denove en 1912, kiam ŝi ĉeestis klason ĉe la Somerlernejo de la Universitato de Virginio, kie ŝi estis enplektita al la novegaj ideoj de Arthur Wesley Dow per Alon Bement. La instruaĵoj de Dow instigis artistojn esprimi ilin mem per harmoniaj desegnoj de linio, koloro, kaj formo, kaj ili forte influis la pensumadon de O'Keeffe pri la proceso de artfarado.

Bluo-verdo, 1921

Novjorko[redakti | redakti fonton]

Stieglitz aranĝis, por ke O'Keeffe povis loĝi en la senloĝanta atelierapartamento, kaj ne post julio, li kaj O'Keeffe estis profunde enamiĝintaj, kaj li forlasis sian edzinon Emmeline Obermeyer Stieglitz por vivi kun O'Keeffe. En 1924, O'Keeffe kaj Stieglitz geedziĝis, post la netigo de lia divorco, kaj ili pasis vintron kaj printempon en Manhatano kaj someron kaj aŭtunon ĉe la domo de la familio Stieglitz ĉe Lago George en Supra Ŝtato Nov-Jorkio. Li estis ekkreinta fotojn de O'Keeffe kiam ŝi vizitis lin en Novjorko por vidi ŝian ekspozicio de 1917. Li daŭre fotadis ŝin, kaj en februaro, 1921, kvardek-kvin da liaj fotoj, enhavante multe de O'Keeffe, iuj el tiuj kiuj prezentis ŝin nude, estis ekspoziciita en retrospektiva ekspozicio de liaj verkoj, okazinta ĉe la Galerioj Anderson. La fotoj de O'Keeffe kreis publikan interesegon.

Dum la fruaj jaroj de O'Keeffe en Novjorko ŝi konatiĝis kun multaj Amerikaj modernistoj, kiuj apartenis al la amika rondo de Stieglitz, ekzemple Charles Demuth, Arthur Dove, Marsden Hartley, Paul Strand kaj Edward Steichen. La fotado de Strand, kaj ankaŭ tiu de Stieglitz kaj liaj multaj fotistaj amikoj, inspiris la verkon de O'Keeffe. Baldaŭ post ŝi transloĝiĝis al Novjorko, ŝi eklaboris ĉefe kun oleo, kiu reprezentis forŝoviĝo for de ŝia ĉefe akvarela laboro en la jaroj 1910-aj, kaj ne post la jaroj 1920-aj, ŝi ekfaris grandskalajn pentraĵojn de naturaj formoj en unua plano, kiel vidita per lupeo.

Dum la 1920-aj jaroj, O'Keeffe faris ambaŭ naturajn kaj arkitekturajn formojn de la subjekto de ŝia verko. Ŝi pentris ŝian unuan grandskalan floran pentraĵon en 1924, Petunio, N-ro 2, kiu estis unue ekspoziciita en 1925, kaj kompletigis signifoplenan pentraĵaron de Novjorkaj konstruaĵoj, kiel Urba Nokto, Novjorko--Nokto, 1926, kaj Radiatorkonstruaĵo--Nokto, Novjorko, 1927.

Komenciĝinte en 1923, Stieglitz organizis epsoziciojn de la verko de O'Keeffe ĉiujare, kaj ne post la mez-1920-aj jaroj, ŝi fariĝis konata kiel unu el la plej gravaj artistoj de Usono. Ŝia verko komandis altajn prezojn; en 1928 ses el ŝiaj calla-liliaj pentraĵoj vendiĝis por 25,000 Usonaj dolaroj, kiu tiam estis la plej granda sumo iam pagita por grupo de pentraĵo de vivanta Amerika artisto.

Nov-Meksiko[redakti | redakti fonton]

Hejmo de O'Keeffe en Nov-Meksiko.

Dum la somero de 1929 O'Keeffe iris al Nov-Meksiko kun Rebecca Strand, edzino de Paul Strand. Ili iris al Santa Fe, poste al Albuquerque. O'Keeffe estis unue vizitinta Nov-Meksikon en 1917, kie ŝi pasis kelkajn tagojn revenante al Teksaso de ferioj en Kolorado. Inter 1929 kaj 1949 ŝi pasis parton de preskaŭ ĉiu jaro laborante en Nov-Meksiko. Dum ŝia dua somero tie, ŝi ekkolektis kaj ekpentris ostojn, kaj ŝi ekpentris la distingan arkitekturan kaj pejzaĝajn formojn de la regiono, reirinte al Novjorko ĉiuaŭtune. O'Keeffe malsaniĝis malfrue en 1932 kaj estis enmalsanulejigita por psikoneŭrozo en frua 1933. Ŝi ne denove pentris ĝis januaro 1934. Ŝi refortiĝis en Bermudoj dum la printempo de 1933 kaj 1934, kaj reiris al Nov-Meksiko dum la somero de 1934. Tiun aŭtunon, ŝi malkovris Fantoman Ranĉon, regionon norde de Abiquiu, kies pentrita dezerto kaj drame kolorigitaj, enormaj krutaĵoj kaj montetoj inspiris iujn el ŝiaj plej famaj pejzaĝoj.

Dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, la reputacio kaj populareco de O'Keeffe daŭre kreskis, kaj ŝi ricevis nombrajn komisionojn. Ŝia verko estis inkluzivita en ekspozicioj en kaj ĉirkaŭ Nov-Jorkio, kaj en la 1940-aj jaroj, kaj du unuvirinaj retrospektivoj estis donitaj al ŝi, la unua ĉe la Artinstituto de Ĉikago en 1943 kaj alia en 1946 ĉe la Muzeo de Moderna Arto en Nov-Jorkio, la unua iam donita per tiu muzeo al virino. Ŝi ankaŭ estis premiita honoraj titoloj per nombraj universitatoj, la unua per la Koleĝo de William kaj Mary en 1938, kaj dum la mez-1940-aj jaroj, la Muzeo Whitney de Amerika Arto monsubtenis projekton establi la unua katalogon de ŝiaj verkoj.

Post la morto de Stiegitz en 1946, O'Keeffe pasis la venintajn tri somerojn plejparte en Nov-Jorkio finaranĝinte lian postlasaĵon, kaj en 1949 ŝi transloĝiĝis al Nov-Meksiko konstante. Dum la 1950-aj jaroj, O'Keeffe produktis serion de petranxoj trajtante arkitekturajn formojn. Unu distinga pentraĵo de tiu jardeko estas Ŝupetaro al la Luno, 1958, kaj kiel rezulto de ŝia unuaj mondvojaĝoj en la malfruaj 1950-aj jaroj, ŝi produktis vastan serion de pentraĵoj de nuboj: Super La Nuboj 1, 1962/1963, inspirita per tion, kion ŝi vidis el la fenestroj de aviadiloj.

En 1962, ŝi elektiĝis al la 50-membra Amerika Akademio de Artoj kaj Literoj, sed ne post la fruaj 1970-aj jaroj, la okulpovo de O'Keeffe ekestis kompromisita per okulmalsaniĝo. O'Keeffe renkontis potiston Juan Hamilton en 1973, kiu ekfaris hejmtaskojn por la artisto kaj baldaŭ fariĝis ŝia amiko kaj proksima kamarado. Li instruis al ŝi kiel labori kun argilo kaj helpis ŝin kompletigi sian libron, Georgia O'Keeffe, eldonitan en 1976, kaj ankaŭ la videoprojekton Perry miller Adato, Georgia O'Keeffe, kiu aperis sur nacia televido en 1977. Ŝi kompletigis sian lastan nekunfarita verko en oleo en 1972, La Pretereco, kaj laboris senhelpe en akvarelo kaj braĝo ĝis 1978 kaj en grafito ĝis 1984.

En 1984 O'Keeffe transloĝiĝis al Santa Fe por esti pli proksima ol medicinejoj. Ŝi mortis ĉe Malsanulejo Sanktulo Vincent, Santa Fe la 6-an marto, 1986 je la aĝo de 98. Ŝi estis kremaciita kaj ŝiaj cindroj verŝitaj ĉirkaŭ la Pedernal, la monto, kiun ŝi povis vidi el la korto de sia domo ĉe Fantomo Ranĉo. Ŝi pentris ĝin multajn fojojn kaj konsideris ĝin ŝia propra afero.

Postmorta Reputo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de O'Keeffe, ŝia familio kontestis ŝian testamenton ĉar aldonoj faritaj al ĝi en la 1980-aj jaroj estis lasitaj ŝian tutan postlasaĵon al Hamilton. Ĝiaj akiroj estis translokigitaj la Muzeo Georgia O'Keeffe, establita en Santa Fe en 1997 por daŭrigi la bonegan artumadon de O'Keeffe. Tiuj akiroj enhavis grandan karoserion de ŝia verko, fotoj, arkivaj materialoj, kaj ŝia domo en Abiquiu, biblioteko, kaj posedaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 16-an novembro, 2006.