Geraldton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geraldton
urbo
Administrado
Poŝtkodo WA 6530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 717  (2021) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 47′ S, 114° 37′ O (mapo)-28.779166666667114.61444444444Koordinatoj: 28° 47′ S, 114° 37′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 254 km² (25 400 ha) [+]
Geraldton (Okcidenta Aŭstralio)
Geraldton (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Geraldton
Geraldton
Situo de Geraldton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Geraldton, Western Australia [+]
vdr

Geraldton (Wajarri: Jambinu, Wilunyu: Jambinbirri) [1][2] estas havenurbo en la centro de la okcidenta marbordo de la ŝtato Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio. La urbo situas 424 km norde de la ĉefurbo de la lando Perto. La enloĝantaro de la urbo estis 39,311 en 2012. [3][4]

Unu el la ĉefaj havenoj sur la okcidenta marbordo funkcias en la urbo. [5] La urbo estas loĝistika centro kaj servocentro por la industrioj de minado, fiŝkaptado, tritikkultivado, ŝafbredado kaj turismo [6].

Norde de Geraldton estas la grandurbo de Northampton kaj la mem-deklarita mikroŝtato de la Hutt Rivera Provinco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Homa ĉeesto ekzistas en Okcidenta Aŭstralio dum almenaŭ 40,000 jaroj, sed estas ne konata kiam la unuaj indiĝenaj loĝantoj alvenis en la Geraldton-areo. La originaj loĝantoj de la areo helpis al la unuaj eŭropaj setlantoj malkovri akvofontojn kaj labori pri perlado, paŝtado kaj fiŝkaptado.

60 km okcidente de Jarlton situas la Houtman Insuloj kiuj estis ejo kie multaj ŝipoj estis ruinigitaj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La plej fama el ili estas la nederlanda komerca ŝipo Batavia de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio kiu sinkis dum sia inaŭgura vojaĝo en 1629 post ribelo. En la Muzeo de Okcidenta Aŭstralio en Geraldton ekzistas montradoj de la restaĵoj de la Batavio kaj aliaj ŝipoj.

En 1848 plumbaj deponaĵoj estis malkovritaj en la areo kaj mino nomita Geraldine estis malfermita monita laŭ Charles Fitzgerald kiu estis la guberniestro de Okcidenta Aŭstralio. La urbo Geraldton estis establita en 1850 kaj ankaŭ estis nomita laŭ guberniestro Fitzgerald.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La komforta klimato de Geraldton ofertas al turistoj vizitantaj ĝin diversajn agadojn kiel ekzemple: kitsurfado, windsurfado, surfado, fiŝkaptado, velado kaj plonĝado. La urbo mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas plenaj de turismaj lokoj de media kaj historia graveco:

  • La Point Moore Lumturo (Point Moore Lighthouse) - situas sude de Geraldton Harbour. Ĝi estas la plej malnova restanta lumturo en Okcidenta Aŭstralio kaj la unua ŝtalstrukturo sur la tuta kontinento. Ĝi estas 35 metrojn alta kaj ĝiaj lumoj estas videblaj por distanco de 23 marmejloj (42,5 km). La lumturo ekfunkciis en 1878 [7]
  • Insuloj Houtman Abrolhos - 122 insuloj kiuj situas 60-80 km for de Geraldton kaj estas atingeblaj nur tra la urbo. La insuloj estas naturrezervejo kaj la akvoj ĉirkaŭ ili estas vivmedio por marbestoj kiuj ricevas specialan protekton. La loko estas turisma loko populara, kiu estas malfermita nur por dumtagaj vizitoj. [8]
  • La akvorando kaj la urbocentro - en 2007, laboro komenciĝis por konverti la plaĝan areon, kiu ĝis tiam estis forlasita fervoja operaciareo, en distran kaj libertempan areon, kaj en 2008 la projekto estis kompletigita. La projekto inkluzivas: ludejo, akvoinstalaĵoj, publikaj liberaj areoj, publikaj strandoj, piknikejoj kaj basketbala ludejo.
  • La memorejo por la ŝipo "Sydney" - memorejo por la krozŝipo de la Reĝa Aŭstralia Mararmeo "Sydney" (HMAS Sydney) kiu sinkis en batalo kun germana ŝipo en novembro 1941 sen ke iuj de ĝiaj 645 ŝipanoj estu savitaj. La memorejo staras sur la pinto de Monto Scott proksime de Geraldton. En 1998, provizora monumento estis starigita en la loko, kiu inkluzivas rokegon, memortabulo kaj flagon. La permanenta monumento inkluzivas kvar komponantojn: steleo staranta sur la pruo de la ŝipo, granitmuro sur kiu la nomoj de la falintaj estas gravuritaj, bronza statuo de virino rigardanta al la maro en antaŭĝojo pri ŝipo kiu ne revenos kaj kupolo el 645 mevofiguroj faritaj de ŝtalo. La monumento estis inaŭgurita la 18-an de novembro 2001, la tagon antaŭ la 60-a datreveno de la sinkigo de la ŝipo. En majo 2009, la aŭstralia registaro deklaris la lokon nacia heredaĵejo. [9]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]