Gerd Oswald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerd Oswald
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1919 (1919-06-09)
en Berlino
Morto 22-an de majo 1989 (1989-05-22) (69-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Mortokialo kancero
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco UsonoGermanio
Familio
Patro Richard Oswald
Patrino Käte Oswald
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
vdr

Gerd Oswald (1919 -1989) estis uson-germana reĝisoro de kino kaj televido.

Li estas filo de Richard Oswald kaj aktorino Käthe Oswald. Li laboris kiel infana aktoro antaŭ iri al Usono en 1938. En tiu lando li eklaboris kiel helpisto en malgrandaj kinstudioj kiel Monogram Pictures.[1] Li ankaŭ estis helpreĝisoro de fama The Captain from Köpenick, reĝisorita de sia patro.

La ĉefaj filmoj de Oswald estis A Kiss Before Dying (1956), Valerie (1957), Crime of Passion (1957), Brainwashed (1960), kaj Bunny O'Hare (1971). En televido, liaj ĉefaj reĝisoraĵoj estis epizodoj de Perry Mason, Blue Light, Bonanza, The Outer Limits, The Fugitive, Star Trek, Gentle Ben, It Takes a Thief, kaj The Twilight Zone. Li ankaŭ reĝisoris televidfilmon de 1966 Agent for H.A.R.M..

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Langman, Larry. (1999) Destination Hollywood: The Influence of Europeans on American Filmmaking. McFarland & Company, p. 106. ISBN 978-0786406814.