German Stepanoviĉ Titov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
German Titov.JPG

German Stepanoviĉ TITOV (ruse: Герман Степанович Титов; naskiĝis la 11-an de septembro 1935 en Polkovnikovo, Siberio, Sovetunio, mortis la 20-an de septembro 2000), estis sovetia kosmonaŭto (spacnavigisto).

Post edukado je piloto de la aertrupoj TITOV estis elektita por partopreno en la trejnado por kosmaj "flugoj". Li estis la dua (post Jurij Gagarin) homo, kiu atingis la kosmon. Li startis la 6-an de aŭgusto 1961 per kosmoŝipo Vostok 2. Lia navigado daŭris 25 horojn. Tiam li estis 25-jara kaj per tio restas ĝis nun (2004) rekordulo, kiel plej juna spacveturinto.

Post lia kosmoflugo li plenumis diversajn gvidajn poziciojn ene de la spacoprogramo de Sovetunio.

Post retiriĝo en 1992 li estis elektita al Dumao (la parlamento de Rusio) kiel membro de la Komunisma Partio.

Havante 65 jarojn li mortis en la jaro 2000 pro koratako en ŝvitbanejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]