Gilano

El Vikipedio
(Alidirektita el Gilananoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Gilano
situo de la provinco en Irano

situo de la provinco en Irano

Bazaj informoj
Ĉefurbo Raŝt
Areo 14 042 km²
Loĝantaro 2 404 861 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 171 loĝantoj po km²
ISO-kodo IR-19
RudkhanCastle.JPG
la historia fortikaĵo Rudĥan en Gilano
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La provinco Gilano - perse گيلان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Raŝt. La provinco kovras areon de 14 042 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 404 861 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la nordo de la ŝtato kaj norde havas vastan bordon al la Kaspia Maro.

Famaj urboj de Gilano estas : Raŝto – Astara – Lahiĝan – Langerud – Fuman – Taleŝ – Laŝte Neŝa – Anzali – Ĥomam – Ĥoŝke Biĝar – Rudsar – Manĝil – Loŭŝan – Rudbar .

montara pejzaĝo ĉe la fortikaĵo Rudĥan


La apuda montaro, kovrita per arbaroj, estis konata de la antikvaj Grekoj sub nomo de Hirkanio, kaj fama pro ties arbaroj kaj tigroj. Aparte en tiu regiono parolatas la gila lingvo.

En jaro 1990 granda tertremo kaŭzis 50 - 100.000 mortintojn. Inspirita de tio estis produktita la filmo de Abbas Kiarostami "Tra la olivarboj".

la historia vilaĝo Masuleh en Gilano


[redakti] Administra divido

La provinco konsistas el 12 distriktoj:

mapo mallongigo distrikto
Gilan-abb.PNG
A Astara
AA Astaneh-e Aŝrafijeh
BA Bandar Anzali
F Fuman
H Haŝtpar
Lh Lahiĝan
Lr Langarud
R Raŝt
Rs Rudsar
Rb Rudbar
S Some'e Sara
Sh Ŝaft

[redakti] Loĝantaro

El la loĝantoj dum la jaro 1996 46,8 % loĝis en urboj kaj 53,2 % en la malurba karmparo. La plej multaj loĝantoj denaske parolas la lingvon Gilaki. Krome en la nordokcidento de la provinco paroliĝas la lingvo Taleŝi. Ekde pluraj jardekoj en iuj partoj de la nordokcidento tamen dominas la azerbajĝana lingvo, la kun la turka parenca lingvo de la azerbajĝana loĝantaro de nordokcidenta Irano (la provincoj Ardabil, okcidenta kaj orienta Azerbajĝano de Irano).

la laguno Anzali de la Kaspia Maro

[redakti] Historio

Kune kun "Irana Azerbaĵĝano" la provinco Gilan kaj sia ĉefurbo Raŝt estis plurfoje okupita de la Rusa Imperio respektive de Sovetunio: inter 1723 kaj 1736, 1909/11 kaj 1912, 1915 kaj 1918, 1920 kaj 1921, 1941 kaj 1946. Ĉi-tie instaliĝis la Irana Soveta Respubliko.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  oficiala retejo
Ekstera ligilo  retejo de la provinca organizo pri kultura heredaĵo (perse)
Ekstera ligilo  provinca turisma retejo

Koordinatoj: 37° 19' 23" norde, 49° 30' 56" oriente


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj