Gimnazio Přírodní škola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gimnazio Přírodní škola
mezlernejo
Informoj
fondodato 1993
Situo
Geografia situo 50° 5′ 55″ N, 14° 25′ 49″ O (mapo)50.098723314.4302411Koordinatoj: 50° 5′ 55″ N, 14° 25′ 49″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Prago
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo obecně prospěšná společnost vd
Gimnazio Přírodní škola (Prago)
Gimnazio Přírodní škola (Prago)
DEC
Gimnazio Přírodní škola
Gimnazio Přírodní škola
Map
Gimnazio Přírodní škola
vdr

Gimnazio Přírodní škola (Natur-lernejo) en Prago estas senprofita, publike prospera organizo, envicigita en la reton de lernejoj en Ĉeĥio.

La lernejo estis fondita en 1993 kiel alternativo al grandaj gimnazioj.

Temas pri okjara gimnazio kun slogano Vojo kiel celo. La instruataj fakoj: ĉeĥa lingvo kaj literaturo, angla lingvo, rusa lingvo, germana lingvo, matematiko, informatiko, fiziko, ĥemio, biologio, geografio, historio, civitana eduko, arto kaj kulturo, ekudo por la sano, gimnastiko, homo kaj la monde de laboro. En la superaj klasoj ankoraŭ: geologio, fundamentoj de sociaj sciencoj, elekteblaj klerigaj aktivecoj.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

La lernantoj de la Natur-lernejo starigis retejon Vedem, dediĉitan al infanoj en Terezín dum la 2-a mondmilito, kaj unu el la instruistoj de la lernejo verkis libron Princo kun flava stelo pri knabo Petr Ginz, filo de geesperantistoj kaj redaktoro de la gazeto Vedem, kiu pereis en Aŭŝvico. La gazeton Vedem fondis samizdate knaboj 12-15-jaraj, sekrete ĝi cirkulis inter ili, ĝi alportis iliajn poemojn kaj rakontojn kaj ĉefe artikolojn pri ĉiutaga vivo en Terezín. Poste aperis ankaŭ gezetoj Kamarád, Domov (= Hejmo) kaj Rim Rim Rim. Skanoj de konservitaj ekzempleroj estas en la retejo legeblaj. La gimanzianoj multajn el la tekstoj enkomputiligis, aranĝis laŭ logikaj temoj kaj tiamaniere kreis elvokivan bildon pri la vivo en la koncentrejo. Ili ankaŭ faris videojn pri la koncentreja vivo, interparolojn kun memorantoj, infanajn dramojn kaj operojn k.s. Nun la laboroj disvolviĝas sub la nomo Terezina stafeto.

La retejo havas ankaŭ anglan version kaj esperantlingvan (ekde la 5-a de majo 2015).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥa vikipedio
  • La retejo de la lernejo
  • La retejo Vedem
  • La libro "Princo kun flava stelo"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]