Gioconda Belli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gioconda BELLI [joKONda] (naskiĝis la 9-an de decembro, 1948 en Managvo) estas fama verkistino nikaragva.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gioconda Belli

Ŝi naskiĝis en Managvo, Nikaragvo la 9an decembro 1948. Ŝia patro, Humberto Belli, estis entreprenisto. Ŝia patrino, Gloria Pereira, estis fondinto de la Eksperimenta Teatro Managva. Gioconda estis dua inter kvin gefratoj: Humberto, Eduardo, Lucía kaj Lavinia. Ŝi studis bazan instruadon en lernejo La Asunción en Managvo kaj mezan en Reĝa Lernejo de Santa Isabel en Madrido, Hispanio, kie ŝi diplomitiĝis en 1965. Post diplomitiĝo pri Reklamado kaj Ĵurnalismo en Filadelfio, Usono, revenis al Managvo kaj en 1967 geedziĝis. Ŝia unua filino, Maryam, naskiĝis en 1969.

Ŝiaj unuaj poemoj aperis en 1970 en kultura semajnrevuo de ĵurnalo La Prensa (Gazetaro) de Managvo. Kiel multaj intelektuloj samlandaj integriĝis la FSLN (Sandinisma Fronto de Nacia Libereco, kontraŭleĝa organizaĵo kiu klopodis kaj sukcesis forigi la diktatorecan reĝimon de Somoza) kie anis el 1970 ĝis 1994. Pro tio ŝi estis persekutata kaj minacata je mallibero. Do, ŝi ekziliiĝis en Meksikon kaj Kostarikon. Ŝi estis membro de Politika-Diplomata Komitato de la FSLN. Ŝi estis kontraŭleĝa poŝtisto, armiltransportisto kaj migris tra Eŭropo kaj Latinameriko por peti monon kaj helpon por la sandinisma lukto.

Post ties venko kaj ĝis 1986 postenis en la revolucia registaro. En 1984 estis sandinisma reprezentanto antaŭ la Nacia Konsilantaro de Politikaj Partioj kaj proparolanto de la FSLN dum tiujara balotado. Ŝi forlasis oficialajn postenojn por dediĉi sin verki sian unuan romanon. Ŝi estis registo de Verkista Asocio kaj fondinto de literatura revuo Ventana (Fenestro).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi ekis kiel poeto jam en 1970, ties poezio estis konsiderata revolucia pro ĝia maniero priparoli la inajn korpon kaj sensualecon. Ŝia libro Sobre la grama (Surherbe) gajnigis ŝin en 1972 la poezian premion plej prestiĝan tiatempe en tiu lando “Mariano Fiallos Gil” de Aŭtonoma Nacia Universitato de Nikaragvo. En 1978 ŝi gajnis la ankaŭ prestiĝan premion Casa de las Américas (Hejmo de la Amerikoj) en Kubo en la genro poezio por la libro Línea de Fuego (Paflinio).

El 1982 ĝis 1987 aperigis tri poeziajn librojn: Truenos y Arco Iris (Fulmotondroj kaj ĉielarkoj), Amor Insurrecto (Insurgenta amo) kaj De la costilla de Eva (El la ripo de Eva). Tiuj libroj aŭ ekplukaĵoj el ili aperis en Hispanio, Germanio, Meksiko, Belgio, Britio, Italio kaj Usono.

En 1988 Belli publikis sian unuan romanon La mujer habitada (La loĝata virino) kiu estis tre laŭdata de kritikistoj kaj atingis en Eŭropo kaj Latinameriko multajn eldonojn kaj grandan kvanton da eldonitaj kaj venditaj ekzempleroj. En Germanio -miliono da ekzempleroj kaj pli ol 20 eldonoj- la romano atingis la Premion de Bibliotekistoj, Eldonistoj kaj Librovendistoj de jaro 1989. Tiujare la aŭtoro ricevis ankaŭ premion Anna Seghers. Post ĝia apero la romano estis tradukita en 11 lingvojn kaj atingis eldonan sukceson en Hispanio kaj Italio. En Usono, Warner Books publikis ĝin per titolo The Inhabited Woman.

En 1990 ŝi aperigis sian duan romanon Sofía de los presagios (Antaŭvidanta Sofía); en 1996 Waslala, ambaŭ estis tradukitaj al kelkaj lingvoj. Gioconda publikigis ankaŭ porinfanan rakonton “El taller de las mariposas” (La papilia ateliero), kiu publikiĝis ankaŭ germane, nederlande kaj itale. En 1998 aperis alia poezia libro Apogeo.

En januaro de 2001 aperis El país bajo mi piel (La lando sub mia haŭto), atesta memoraĵo pri ŝiaj jaroj kiel sandinisma. Ĝi aperis samtempe ankaŭ germane, nederlande kaj itale. Poste aperos en Britio kaj Usono. Post 1990 ŝi loĝas kaj en Usono kaj en Nikaragvo. Ŝi geedziĝis en 1987 kun Charles Castaldi kun kiu naskis filinon Adriana en 1993. De du antaŭaj geedziĝoj ŝi naskis tri gefilojn: Maryam (1969), Melissa (1973) kaj Camilo (1978).