{{{nomo}}} | |
---|---|
negoco • firmao pri teknologio • identity provider • publika kompanio • interreta servo | |
Retadreso | about |
Google [gug'l] (esperante ofte Guglo) estas entrepreno kreita de Larry Page kaj Sergey Brin en 1998, estintaj tiam studentoj de Stanford. Ĝi ofertas multajn servojn, sed la unua kaj la ĉefa estas serĉilo, per kiu google ordigas paĝojn trovitajn laŭ la rekursia algoritmo PageRank, kiu (inter aliaj sekretaj aferoj) favoras paĝon al kiu multaj aliaj paĝoj ligas.
La nomo "Google" devenas de la nombro guglo, estante mezuro de ĝia ambicio.
La serĉilo
Je la 11-a de junio de 2008, la retpaĝo ricevis la premion "Príncipe de Asturias" (Princo el Asturio) el Hispanio
Google funkcias per linuksaj maŝinoj, kiuj serĉas tra:
- TTT: pli ol 4.300.000.000 TTT-paĝoj.
- Bildoj: pli ol 880.000.000 bildoj
- Grupoj: la tuta arkivo de Usenet ekde 1981
- Kategorioj: la hierarkio de DMoz
Google ankaŭ tenas multajn paĝojn en konservejo, do vi povas vidi eĉ paĝojn, kiuj malaperis de la TTT. Tamen Internet Archive havas pli da versioj de plej da paĝoj.
Aliaj posedaĵoj de Google
Retservoj
- Froogle
- Gmail
- Google Books
- Google Calendar
- Google Maps
- Google Streetview
- Google Mars
- Google Moon
- Google Page Creator
- Google Talk
- Google Translate (kun Esperanto-tradukado ekde 2012-02-22[1])
- Google Wave
- Google Video
- Orkut
- YouTube
Lokaj komputilaj programoj
Guglo kaj Esperanto
Zamenhofa tago
La 15-an de decembro 2009 Guglo aperigis sur la ĉefpaĝo de multaj lingvaj versioj la Esperantan flagon okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof.
Je la 21:30 la 14-an de decembro laŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la ĉina, japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kazahia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenciĝis la 15-a de decembro. [2]
Laŭ Libera Folio [3] [l]a serĉilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la ĉefa serĉopaĝo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la ŝancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jariĝon de la iniciatinto de Esperanto.
La menciitan alvokon al esperantistoj helpis dissendi la 24-an de septembro 2009 la israela esperantisto Josef Ŝemer, kiu tamen mem publike agnoskis ne esti la iniciatinto de la kampanjo, kvankam tiun rolon oni al li ofte emis aljuĝi.[3]
Tradukado al Esperanto de guglaj serviloj
Eblas traduki la servojn de Guglo en Esperanton pere de la ilo "Guglo en via lingvo" [1]. Uzantoj enskribas tradukitajn frazojn kiuj aperas en diversaj projektoj ĝis la tempo kiam ĉiu frazo estas tradukita. Ĉi tiel pluraj servoj estas jam komplete tradukitaj (sed foje Guglo aldonas aliajn frazojn kiuj bezonas tradukadon):
- Guglo Serĉo ("Google Main Search Site")
- ("Google Accounts Clearsilver Pages")
- Gmail UI
- Gmail retpoŝto ("Gmail Email")
- Gmail Static UI Content
- Helpaj paĝoj de la ĉefpaĝo ("Main Site Help Pages")
- Serĉa historio ("Search History (Personalized Search)")
- Toolbar
- Toolbar Installer
- Wireless
Aliaj projektoj ankoraŭ bezonas tradukadon:
- Groups Beta (ĉ. 60% preta)
- Orkut (ĉ. 47% preta)
- Picasa2 (ĉ. 21% preta)
- Toolbar Resource Files (ĉ. 15% preta)
- Toolbar Help Pages (ĉ. 13% preta)
- Wireless Transcoder (ĉ. 0% preta)
- AdWords API static documentation (ĉ. 0% preta)
Vidu ankaŭ
- AdWords
- AdSense
- guglo
- Gutenberg
- Kukolo (faciliga esperanta fasado antaŭ Guglo)
- Open Content Alliance
- Prolifesearch
- Yahoo!
Referencoj
- ↑ Anonco de Eo kiel 64-a lingvo
- ↑ Esperanto Centro Eventoj en Budapeŝto
- ↑ 3,0 3,1 Google festas la Zamenhof-tagon
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda