Grace Lee Whitney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grace Lee Whitney
Persona informo
Naskonomo Mary Ann Chase
Naskiĝo 1-an de aprilo 1930 (1930-04-01)
en Ann Arbor
Morto 1-an de majo 2015 (2015-05-01) (85-jaraĝa)
en Coarsegold
Mortis per malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Grace Lee Whitney vd
Okupo aktorokantisto • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1947–2007 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grace Lee WHITNEY (1930 - 2015) estis usona aktorino kaj kantistino. Ŝi estis konata pro sia rolo kiel Janice Rand en la originala televidserioj kaj la sekvaj serioj kaj filmoj de Star Trek.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Whitney naskiĝis Mary Ann Chase la 1-an de aprilo 1930, en Ann Arbor, Miĉigano, kaj estis adoptita fare de la familio Whitney, kiu ŝanĝis sian nomon al Grace Elaine. Ŝi komencis sian artistan karieron kiel "knabinkantisto" en la radistacio WJR de Detroit kiam ŝi estis dekkvar jaraĝa. Post kiam ŝi forlasis sian hejmon, ŝi komencis nomi sin Lee Whitney, poste konata kiel Grace Lee Whitney. Junaĝe ŝi moviĝis al Ĉikago kie ŝi ekaperis en nokta klubo kun Billie Holiday kaj Buddy Rich, kaj vojaĝis kun la bandoj Spike Jones kaj Fred Waring.

Whitney ekaperis en televidaĵoj en "Cowboy G-Men" en 1953. Samjare Whitney debutis ĉe Broadway en Top Banana, kun Phil Silvers kaj Kaye Ballard, kiel Miss Holland. Pro la sukceso de la spektaklo, ŝi iris al Hollywood, kie ŝi rolis en la filmo de 1954 de la sama nomo. Whitney relis kiel ano de la nur-virina bando en la komedio de Billy Wilder Some Like It Hot [Iuj ŝatas ĝin varman] (1959). Poste ŝi havis malgrandajn partoprenojn en multaj filmoj.

Dum 1950-a kaj 1960-a jardekoj ŝi aperis en centoj de epizodoj de televidserioj kiel The Real McCoys, Wagon Train, The Islanders, Hennesey, he Roaring 20s, Gunsmoke, Bat Masterson, The Rifleman, 77 Sunset Strip, Bewitched, Mike Hammer, Batman, The Untouchables, kaj Hawaiian Eye. Ŝi aperis en televidaj vivaj prezentaĵoj kiel You Bet Your Life de Groucho Marx en 1953, The Red Skelton Show, The Jimmy Durante Show kaj The Ernie Kovacs Show, ĝenerale en komikaj sketĉoj. De 1957 ĝis 1958, ŝi aperas kiel "vivanta adornaĵo" en populara prezentaĵo Queen for a Day.

Grace Lee Whitney laboris kun Gene Roddenberry en The Lieutenant kaj provepizodo por polica spektaklo Police Story kiel Leuxtenanto Lily Monroe .

Gene Roddenberry roluligis ŝin en Star Trek kiel servistino Janice Rand, persona asistanto de Kapitano James T. Kirk, en 1966. Grace Lee Whitney aperis en ok epizodoj, komencante kun "The Man Trap". Whitney forlasis la serion post "The Conscience of the King [La Konscienco de la Reĝo]" [1][2], Ŝi asertis ke, ŝi estis sekse atentita de ekzekutivo asociita kun la serio.[3] Ŝi reprenis la rolon de Janice Rand en Star Trek: The Motion Picture (1979), ŝi ankaŭ aperis en Star Trek III: The Search for Spock (1984), Star Trek IV: The Voyage Home (1986) kaj Star Trek VI: The Undiscovered Country (1991). Kelkajn jarojn poste, por festi la 30-an datrevenon de Star Trek, ŝi revenis en 1996 Star Trek: Voyager epizodo "Flashback". Ŝi partoprenis ankaŭ du interretajn epizodojn "Star Trek: New Voyages" kaj "Star Trek: Of Gods and Men".

Post la origina Star Trek, Whitney interpretis 1969 la historian figuron Nellie Cashman en la epizodo "The Angel of Tombstone" de la televidserio Death Valley Days. Ŝi en 1970-aj jaroj partoprenis multajn televidseriojn kiel The Bold Ones, Cannon, and Hart to Hart.

Whitney havis du filojn, Scott kaj Jonathan Dweck. Ŝi moviĝis al Coarsegold, Kalifornio en 1993 por esti proksima al Jonathan, kaj ili daŭrigis sian kunulecon en Fresno, Kalifornio kaj Madera.

Whitney mortis de naturaj kaŭzoj ĉe sia hejmo en Coarsegold la 1-an de majo 2015. Ŝi estis 85-a jaraĝa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert F. Solow and Robert H. Justman. (1996) Inside Star Trek: The Real Story. Pocket Books. ISBN 0-671-00974-5.
  2. Grace Lee Whitney and Jim Denney. The Longest Trek: My Tour of the Galaxy. Quill Driver Books. ISBN 1-884956-03-3.
  3. Cox, Emma, "Star Trek, Jim, but not as we know it", May 2, 2009.