Granda Vojo (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gran Vía)
Granda Vojo
strato [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 25′ 12″ N, 3° 42′ 13″ U (mapo)40.42-3.70361Koordinatoj: 40° 25′ 12″ N, 3° 42′ 13″ U (mapo)

Longo1 300 m

Granda Vojo (Madrido)
Granda Vojo (Madrido)
DEC
Granda Vojo
Granda Vojo

Granda Vojo (Hispanio)
Granda Vojo (Hispanio)
DEC
Granda Vojo
Granda Vojo

Map
Map
Granda Vojo
Vikimedia Komunejo:  Gran Vía, Madrid [+]
vdr
Granda Vojo, Madrido
Konstruaĵo Telefónica

La Granda Vojo (hispane Gran Vía) estas unu el la ĉefaj stratoj de Madrido (Hispanio). Ĝi komenciĝas en la strato Alkalao kaj finiĝas en la Placo de Hispanio. Ĝi estas grava mejloŝtono de la urbo ekde la komerca, turisma kaj libertempa vidpunktoj. En tiu lasta aspekto ĝi famas pro siaj kinejoj, kvankam dum la lastaj jaroj kelkaj el ili fermiĝis kaj aliaj sukcese konvertiĝis al muzika teatro, pro kio la sekcio inter la Placo Kajao kaj la Placo Hispanio estas konata kiel la madrida Broadway. La sekcio inter la Red de San Luis kaj la Placo Kajao gastigas multnombrajn butikojn de internaciaj mod-ĉenoj. Granda Vojo estas sendube unu el la lokoj plej vizitataj de turistoj pro la diverseco: vendejoj, hoteloj, librovendejoj, restoracioj, trinkejoj, placoj kaj el ĝi alireblas al aliaj gravaj stratoj de la madrida urbocentro.

La konstruado estis planita dum la tuta dua duono de la 19a jarcento kaj la konstruado mem komencis nur en 1910, solene inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13-a. Por ĝi oni malkonstruis lernejon, palacojn, preĝejojn ktp. La konstruaĵo Telefónica estis konstruita el 1926 al 1929, kaj estis unu el la unuaj nubskrapuloj en Eŭropo (unua en Hispanio), krom la plej alta de Madrido ekde tiam ĝis 1953, kiam la konstruaĵo España de la fratoj Otamendi, je 500 m, en la Placo Hispanio, prenis la rangon. Ĝi estis pli alta ol la permesita tiama alto pro teknikaj necesoj de la enhavo. Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis bombardita ekde monteto Garabitas, ĉar temis pri strategia loko, sed bomboj frapis ĉefe la plej altajn etaĝojn (8a supren), kiuj estis abandonitaj, dum la telefoncentro plufunkciis dum la tuta milito ĉefe por eksterlandaj ĵurnalistoj. Diversaj eroj de la strato ricevis diversajn nomojn laŭ la historio.

Nun estas 41 hoteloj, 15 bankoj, 4 kinejoj (el iamaj 12), 3 teatroj kaj 2 muzeoj. Ĝi aperis en multaj filmoj kaj eĉ oni komponis zarzuelon pri la skandalo pro ties konstruprojekto.

40° 25′ 12″ N 3° 42′ 13″ U / 40.42000 °N, 3.70361 °U / 40.42000; -3.70361 (mapo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]