Granda Kanalo de Venecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita foto de la Granda Kanalo en 2001

La Granda Kanalo de Venecio, itale Canal Grande, estas la ĉefa akvovojo de Venecio. Ĝi trairas la urbon laŭ formo de inversa "S", de la stacidomo (nord-okcidente) al la placo de Sankta Marko kun la samnoma baziliko (sude).

La kanalon transas nur tri pontoj:

  • Ponte degli Scalzi ĉe la stacidomo
  • Ponte di Rialto, tre bela kaj fama, centre
  • Ponte dell'Accademia (Akademia Ponto), sude

Aliloke necesas boato por transiri; la liniaj boatoj, kiuj laŭiras la kanalon, alterne haltas ĉe la du flankoj. Eblas ankaŭ uzi taksian barketon (gondolon).

Ĉiuj tri kanalaj pontoj estas sufiĉe altaj por tralasi boatojn ankaŭ ĉe alta akvo; tial la kanalo estas grava akvovojo ĝuste dum periodoj de alta akvo, kiam boatoj ne povas pasi tra sub la pontoj de la malpli grandaj kanaloj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

La Granda Kanalo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Venecion kun kvin grandaj vidindaĵoj el kiuj aludoj al Baziliko de Sankta Marko, la Horloĝturo, la Ĉefa Placo, la Granda Kanalo kaj la Ponto Rialto:

Citaĵo
 
Ambaŭ alvenas fluge al Venecio milonda,
kie senĉesa miro povas defali neniam.
-Jen tie Baziliko de Sankta Marko frisora,
la Horloĝturo, Ĉefa Placo ĉe l'Granda Kanalo,
kiu surborde plenas per domoj arke vidlogaj
kaj jen kun galerioj marmora Ponto Rialto.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.