Saltu al enhavo

Gregor Gysi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gregor Gysi (2005)

Gregor Gysi (* la 16-an de januaro 1948 en Berlino) estas germana juristo kaj politikisto, kiu membras en la politika partio Die Linke ("La Maldekstro").

Ekde la jaro 2005 li kune kun Oskar Lafontaine estas prezidanto de la frakcio de maldekstruloj en la nacia parlamento Bundestag. Antaŭe li de 1990 ĝis 1998 estis prezidanto de la parlamenta grupo kaj de 1998 ĝis 2000 de la parlamenta frakcio de la maldekstra partio PDS. Inter la jaroj 1989 kaj 1993 li estis partia prezidanto unue de la pre ŝtata socialisma partio SED de GDR (kies membro li estis de 1967) kaj poste de la sekva partio PDS. Dum la jaro 2002 li estis senatano (ministro) pri ekonomio, laboro kaj virinoj de la germania federacia lando Berlino.

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Gregor Gysi en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke biografio kadre de la retejo de la germania parlamento Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Gysi, Gregor" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1948".