Grigorij Arosev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grigorij Arosev

rusia esperantisto kaj E-verkisto, aktivulo de SEJM-2 (1995-2000), prezidanto de REU (2010-2013), komitatano kaj vicprezidanto de TEJO, aktivulo de ŜĈKĤLando
Persona informo
Aliaj nomoj P.Griŝo
Naskiĝo 4-a de oktobro 1979
en Moskvo, Soveta Unio
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantistoverkistoĵurnalisto • eldonisto • teatrologo
Esperanto
Verkis en Esperanto Sinjorino fumadisto
vdr

Grigorij L. AROSEV (ruse Григорий Аросев), naskiĝis en Rusio en 1979, estas rusia esperantisto.

Laŭ diplomo li estas teatrologo (teatra historiisto, ĵurnalisto kaj kritikisto). Verkas ruslingve prozon, poezion kaj priliteraturajn artikolojn, kiuj regule aperas en diversaj gazetoj kaj jxurnaloj. En 2011 aperis lia ruslingva rakontokolekto "Notoj de la tromensoginto". Laboris en televida kanalo "Kultura" kiel ĉefredaktoro de kinostudio kaj en informagentejo ITAR-TASS.

Arosev ankaŭ verkis en Esperanto. Eldonejo Impeto eldonis du liajn librojn ("Sonet' Сонет" kaj ".RU"). Rakontoj kaj poemoj de Arosev aperis ankaŭ en diversaj kolektoj ("Mondoj", "Moskvaj sonoriloj", "El ombro" ktp) kaj E-gazetoj ("La KancerKliniko", "Monato", "REGo", "La ondo de Esperanto" k.a.). Krom seriozaj verkoj li multe versis humure, ekzemple lia ridiga verso-aro Portretoj de profetoj en kiu estis versajxoj dediĉitaj al famaj esperantistoj de 90-aj.

Li kuntradukis kun Kris Long kaj Mikaelo Bronŝtejn elektitajn verkojn de Iosif Brodskij: De nenie kun amo. Li estis redaktoro de la rubrikoj Arto kaj Sporto en Monato en la periodo 1999-2005. Iama aktivulo de SEJM (komitatano en 1995-2000, kunordiganto en 1997-2000) kaj TEJO (komitatano en 1995-1999, komisiito en 1999, estrarano (vicprezidanto) en 1999-2000).

Post kelkjara principa nepartoprenado en la Esperanto-movado, Arosev estis prezidanto de REU de 2010 ĝis 2013. Ekde 2014 ne plu logxas en Rusio.

Esperantlingvaj verkoj aŭ tradukoj de Grigorij Arosev

Kantoj kaj muzikalbumoj

  • Kantoj de OkSEJT-39 - kunorganizis registradon, partoprenis per kantoj kaj kantado