Gro Harlem Brundtland

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gro Harlem Brundtland
Gro Harlem Brundtland

Ĉefministro de Norvegujo
En funkcio:
1981 – 1981

Ĉefministro de Norvegujo
En funkcio:
1986 – 1989

Ĉefministro de Norvegujo
En funkcio:
1990 – 1996

Naskiĝo la 20-an de aprilo 1939
en
Nacieco norvega
Profesio kuracisto
v  d  r
Information icon.svg

Gro HARLEM BRUNDTLAND [gru hArlem brIntlan] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1939) estas norvega kuracisto, politikisto kaj la unua virina ĉefministro de Norvegio.

Gro Harlem edziniĝis kun Arne Olav Brundtland en 1960 kaj aldonis lian familian nomon al la sia. Ŝi edukiĝis kiel kuracisto, sed jam en 1974 estis plentempa politikisto por la norvega Laborista partio.

Ŝi havas longan sperton en la norvega registaro, unue kiel ministro pri mediprotektado (1974-1979), poste kiel ĉefministro (1981; 1986-1989; 1990-1996). Ŝi estis populara ĉefministro kaj respektata politikisto ankaŭ ekster la propra partio.

Gro Harlem Brundtland famiĝis ekster Norvegio unue pro sia estrado de Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvado, starigita de UN en 1983. Ŝi estis estrino de tiu komisiono, kiu liveris en 1986 raporton "Nia komuna estonteco".

En 1996 Gro Harlem Brundtland definitive forlasis norvegan politikon kaj en 1998 ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angle WHO, france OMS) por kvinjara periodo. Dum ŝia estrado en MOS, ŝi akre batalis kontraŭ povo de tabakaj firmaegoj.

Ŝi emeritiĝis en 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    http://www.cmhealth.org
Ekstera ligilo    http://www.un.org/News/dh/hlpanel/brundtland-bio.htm
Ekstera ligilo    http://www.un-globalsecurity.org/bios/brundtland.asp
Ekstera ligilo    http://www.are.admin.ch/imperia/md/content/are/nachhaltigeentwicklung/brundtland_bericht.pdf