Grupo Pentland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo Pentland
negoco • entrepreno vd
Dum 1932 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Londono
filiaj kompanioj Speedo International Limited • Mitre Sports International • JD Sports • Boxfresh • Berghaus • Canterbury of New Zealand vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Grupo Pentland (angle Pentland Group) estas brita sporta kaj moda podetala firmao, establita en 1932 en Liverpool. La firmao posedas firmaojn kiel ekzemple JD Sports kaj Speedo. Nuntempe, la ĉefsidejo de la firmao situas en Londono kaj ĉirkaŭ 50 mil homoj estas dungitaj de ĝi tutmonde [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao estis fondita en 1932 en Liverpool, ĉefe en la kampo de piedvesto.

La kompanio evoluis iom post iom. En 1981 ŝi aĉetis 55% de la akcioj de la kompanio Reebok. En 1983/84 Reebok respondecis pri 70% de la spezo de la firmao. En 1985, la akcioj de Reebok estis proponitaj por vendo en la Novjorka Borso.

La firmaon estis listigita por komerco sur la Londono-Borso en 1964, sed retenis proprieton de la plej multaj el la akcioj. En 1989 la unua publika oferto estis farita, sed en 1999 la familiaj reprezentantoj reaĉetis la akciojn kiuj estis eldonitaj al publiko. En 2019 la posedanto Stephen Robin estis la plej granda impostpaganto en Britio kaj li pagis 181,6 milionojn da pundoj.

En 2005 la firmao akiris 45% de JD Sports kaj poste ĝi pliigis sian parton al 55%. Ĉi tiu firmao havas 2,500 butikojn tutmonde.

En 2016, la vendo de la firmao atingis 2,4 miliardojn da pundoj kaj profitoj pliiĝis al 220 milionoj.

En 2018, estis anoncita la kreadon de ŝuaĵa komunentrepreno kunlabore kun Lacoste. En la sama jaro, JD Sports aĉetis ĉenon de butikoj en Kalifornio kiu inkludas 83 butikojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pentland Brands / Pentland Group. Arkivita el la originalo je 13 December 2019. Alirita 22 February 2022. Arkivigite je 2019-12-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]