Guéret

El Vikipedio
(Alidirektita el Gueret)
Saltu al: navigado, serĉo
Guéret

Prefektejo de Creuse en Guéret
Prefektejo de Creuse en Guéret

Administrado
Lando Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Creuse
(prefektejo)
Arondismento Guéret (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Urbestro S-ro Michel Vergnier
2001-2008
Poŝtkodo 23000
Kodo laŭ INSEE 23096
Demografio
Loĝantaro 13 789
2006
Loĝdenso 526 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°10′17″N 1°52′09″O  /  46.17139°N, 1.86917°O / 46.17139; 1.86917 (Guéret)Koordinatoj: 46°10′17″N 1°52′09″O  /  46.17139°N, 1.86917°O / 46.17139; 1.86917 (Guéret)
Alto De 350 al 685 m)
Areo 26,21 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Guéret
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Guéret [gere] (aŭ okcitanlingve Garait) estas franca komunumo lokita en la regiono Limoĝio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Creuse.

Enhavo

[redakti] Historio

Je la 7-a jarcento, iu Lantarius, grafo de Limoges, persvadis la monaĥon Pardulphe (alikonata kiel Sankta Pardoux) enloĝiĝi sur sia kampara tereno nomita Garactus. Pardulphe, ĝis tiam ermito famkonita pro siaj kuracistaj talentoj, konstruis tie monaĥejon, kaj vilaĝo naskiĝis ĉirkaŭ la konstruaĵo. La tuta urbeto estis detruita de la Normanoj dum la 9-a jarcento, kaj nova urbo, Guéret, estis rekonstruita.

La nomo de la urbo verŝajne devenas de la malnova franclingva vorto guéret, kiu signifas ke agro estas plugita sed ne ankoraŭ prisemita. En 1514, Guéret fariĝis ĉefurbo de la provinco Haute Marche. Ĝia administra rolo estis konfirmita en 1790, kiam la malgranda urbo estis elektita kiel prefektejo de la nova, ne tre multhoma departemento Creuse.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Vidaillat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

La verkisto Marcel Jouhandeau (1888-1979) devenas de Guéret. Ekde 1924, liaj pikparolaj libroj vortpentris la privatan vivon de la loĝantoj de tiu malgranda urbo, kiun Jouhandeau renomas "Chaminadour".

[redakti] Ekonomio

La flughaveno Montluçon Guéret troviĝas proksime de Guéret, en Lépaud.

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Ene de Guéret

[redakti] Cirkaŭ Guéret

  • La kastelo Sainte Feyre estis konstruita sur la ruinoj de pli malnova mezepoka kastelo. Tiu konstruaĵo, kiu datiĝas de la 18-a jarcento, estis starigita laŭ la planoj de arkitektisto nomita Brousseau, konstituas subtilan verkon danke al monumenta ŝtuparo, historia preĝoĉambro kaj la Versailles-stila pargeto de la granda salono.
  • Giganta labirinto troviĝas tri kilometroj sude de Guéret.
  • La lageto Courtille estas libertempa centro.
  • La vasta forsto de Chabrières etendiĝas sude de Guéret. Ĝi gastigas animalan parkon, astronomian observatorion, eks-granitminejojn kaj multajn piedirantajn vojojn.

[redakti] Bildaro

[redakti] Ĝemelurboj

Flag of Germany.svg Stein (Germanio) ekde 1991

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj