Guingamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guingamp
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor (sub-prefektejo)
Arondismento Guingamp (ĉefurbo)
Kantono Guingamp (ĉefurbo)
Komunumaro Komunaĵo de komunumoj de Guingamp
Ĝemelurboj Shannon (Ejro)
INSEE kodo 22070 [+]
Poŝtkodo 22200
Kodo laŭ INSEE 22070
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Annie Le Houérou
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 7 693  (2006[1])
Loĝdenso 20 330 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 34′ N, 3° 9′ U (mapo)48.563333333-3.15Koordinatoj: 48° 34′ N, 3° 9′ U (mapo)
Alto (de 62 al 126 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13.41 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Guingamp

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guingamp [+]
vdr

Guingamp (Gwengamp en la bretona lingvo), esperante Gengampo[2], estas franca komunumo, situanta en la franca departemento de Côtes-d'Armor kaj en la franca regiono Bretonio.

Geografio

Situanta en la departemento de Côtes-d'Armor en regiono Bretonio, la urbo situas je 110km de Bresto kaj 130km de Reno. La prefektejo, San-Briego situas je 32km oriente.

Guingamp estas trairata de la rivero Trieux.

Historio

Pentievro estis iam reduktita je malgranda graflando dirata « de Guingamp ».

Guingamp estas citita por esti partopreninta en la Ribelo de la ruĝaj ĉapulojRibelo de la stampita papero okazinta en 1675. Tri ribeluloj estis pendumitaj.

Heraldiko

La blazono estas trabita de kvar arĝentaj kaj lazuraj pecoj.

La blazono estas tiu de Charles de Blois kaj de la Frérie Blanche. Ĝi estas inkrustitaj de post la 16-a jarcento frontone de fenestro de la baziliko Notre-Dame de Bon-Secours, super kaj maldekstre de la pordo Porte-au-Duc.

La sama blazono estas videbla sur la urbaj vehikloj, kaj sur la stratnomaj platoj. Sed ekzistus hipoteza variaĵo de la jaro 1447 priskribanta la blazonon kiel arĝente kun lazura trabo kaj samkolora kapo[3].

Administracio

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1790 1792 Pierre Guyomar (1757-1826)


1813 1815 Pierre Guyomar (1757-1826)


1961 1977 Édouard Ollivro PDM


1977 1982 François Leizour PCF


1983 1989 Maurice Briand PS


Marto 1989 Marto 1995 Albert Lissillour DVD


Marto 1995 Marto 2008 Noël Le Graët DVG


Marto 2008 Annie Le Houérou PS Departementa konsiliano


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Najbaraj urboj

Plouisy Pabu

North
West   East
South

Saint-Agathon
Grâces Ploumagoar

Demografio

La urba areo de Guingamp arigas ses komunumojn, kiuj enhavas entute 23 000 enloĝantoj[4], Guingamp, Plouisy, Ploumagoar, Grâces, Pabu et Saint-Agathon.

Ŝablono:DemogFR

Demografia evoluo de 1793 ĝis 2006

Ekonomio

La urbo enhavas branĉon de la Komerca kaj industria ĉambro de Côtes-d'Armor kaj apartenas al le teknopolo Anticipa regata de ""Agence de développement industriel du Trégor"".

Ĝemeliĝo

Ŝablono:Ĝemeliĝo.

Bretona lingvo

  • La aliĝo al la ĉarto Ya d’ar brezhoneg estis decidita de la magistrato en la 8-a de Julio 2008.
  • Komence de la lernjaro 2007, 15,2% de la infanoj de la urbo estis registritaj en dulingvaj elementaj klasoj.[5]

Urbo, kiu subtenas la dancon

La danco okupas gravan lokon en la kulturaj agoj de la urbo kaj la kultura oficejo organizas semajnon pri la nuntempa kreiva danco.

La Festivalo de la Saint-Loup - Nacia konkurso de bretona danco kaj internacia festivalo, sub la regado de Jean-Pierre Ellien, (invititoj : Skotlando, Irlando, Galegio, Asturio, Kimrujo, kaj artistoj de la tuta mondo) okazas ĉiujare mezaŭguste. Ĝi ĉiam finiĝas per la fama danco, la Dérobée de Guingamp.

Guingamp estas la ĉefurbo de la bretona danco.

Guingamp : la urbo de la kamelio

La urbo estas plie konata pro la promocio de la kuturo de la kamelio, iniciatinta de Fanch Ar Moal, granda bretona kaj internacia fakulo pri kamelio, kiu nun estas subtenata de nova asocio dediĉita al tiu planto.

Ligoj kaj monumentoj

Personoj ligitaj al la urbo

Sporto

La urbo enhavas la profesian futbal-klubon, kiu ludis en la plej alta klubaro Ligue 1, ligitan al la plej etan loĝantaron. La stadiono de Roudourou fakte enhavas 18 256 sidlokojn por loĝantaro de Guingamp kun ĉirkaŭ 8 000 enloĝantoj. Ĝia prezidanto Noël Le Graët estas ankaŭ antaŭa estro de la urbo, unua dungisto de la regiono en agronutra sektoro, kaj vic-prezidanto de la FFF. La kluboj de subtenantoj : la KOP ROUGE, kiu festis siajn 15 jarojn lastan jaron, RED BOYS kaj NEW SCHOOL GWENGAMP.

La Stadiono de Roudourou akceptis la matĉon Francio-Feroaj insuloj, parton de eliminaj matĉoj por la Monda Futbala Pokalo de 2010 (grupo 7), kiu okazis sabate, la 10-an de Oktobro 2009. Por la unua fojo, la francia teamo venis en la bretonan urbon, la solan urbon, kiu akceptis la bluulojn por tiuj eliminaj matĉoj.

La klubo En Avant de Guingamp gajnis la francian futbalan pokalon en 2008-2009.

Komplementoj

Ligitaj artikoloj

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Le Boulanger (J.-M.), En Avant de Guingamp, 1912-1995 : l'aventure, Éd. A. Bargain, Quimper, 1995, 223 p.
  • Rebille (A.), Guingamp et l'Argoat, Éd. Ouest-France, Rennes, 1989, 32 p.
  • Soulabaille (A.), Guingamp sous l'Ancien Régime, Presses universitaires de Rennes, Rennes, 1999, 331 p.
  • Toulet (S.), Vivre à Guingamp au XIXe siècle, Association des Amis du Pays de Guingamp, Les Presses bretonnes, Saint-Brieuc, 1991, 318 p.
  • Voir aussi : le Bulletin des Amis du Pays de Guingamp, devenu aujourd'hui Les Amis du patrimoine de Guingamp (de nombreux articles, réalisés notamment par Simonne Toulet) et Le Pays d'Argoat

Notoj, fontoj kaj referencoj

  1. populations légales 2006 sur le site de l’INSEE
  2. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), p242
  3. Bulteno de la turisma oficejo de Guingamp et de ties regiono
  4. site de la ville de Guingamp
  5. Ofis ar Brezhoneg: Dulingva instruado
  6. Histria priskribo de la kastelo Pierre II