Guzel Jaĥina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guzel Jaĥina
Persona informo
Гузель Шамилевна Яхина
Гүзәл Шамил кызы Яхина
Güzäl Şamil qızı Yaxina
Naskiĝo 1-an de junio 1977 (1977-06-01) (46-jaraĝa)
en Kazano
Lingvoj rusatatara vd
Loĝloko Katanovskij pereulok 5 • strato Dostojevskij vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Tatara Ŝtata Universitato de Humanistiko kaj Edukado • 131-a liceo en Kazano vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistoscenaristo vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva en Tatarstano vd
Verkado
Verkoj Zulejka malfermas la okulojn vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guzel Ŝamiljevna JAĤINA (ruse Гузель Шамилевна Яхина, tatare Гүзәл Шамил кызы Яхина, Güzäl Şamil qızı Yaxina; naskiĝis la 1-an de junio 1977 en Kazano[1][2]) estas rusia verkistino kaj scenaristino, la aŭtorino de la romano Zulejka malfermas la okulojn.

Vivresumo[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis en tradicia familio tatara, kaj la rusan lingvon lernis nur en la malfrua infanaĝo, kiam ŝi komencis frekventi la elementan lernejon. Ŝi studis kaj diplomiĝis ĉe la Kazana ŝtata pedagogia instituto, en la fakultato de fremdlingvoj, kaj poste laboris kiel fakulino pri reklamo kaj merkatiko. En 1999 ŝi transloĝiĝis al Moskvo, kie ŝi daŭrigis la studojn en la scenara fakultato ĉe la Moskva Filma Altlernejo. En la ĉefurbo de Rusio ŝi loĝas ĝis nun.

Siajn unuajn rakontojn ŝi publikigis en la revuoj Нева (Nevo) kaj Октябрь (Oktobro). En la revuo Сибирские огни (Siberiaj Fajroj) aperis fragmentoj de ŝia debuta romano Zulejka malfermas la okulojn (Зулейха открывает глаза). Ili vekis grandan intereson ĉe la legantoj, sed la aŭtorino longe ne povis trovi eldonejon. Post la hazarda renkontiĝo kun la estrino kaj posedantino de la literatura agentejo Elkost – Jelena Kostjukoviĉ – la romano ekvidis la tagan lumon kaj tuj fariĝis unu el la plej sukcesaj debutaj verkoj de la rusa kaj monda literaturoj en la lastaj jaroj. Depost la premiero en 2015 ĝi vendiĝis en 120 mil ekzempleroj. La aŭtorino ricevis tre prestiĝajn premiojn: Bolŝaja Kniga kaj Jasnaja Poljana „Lev Tolstoj”. En 2021 Jegor Anaŝkin reĝisoris la filmserion sub la sama titolo. La romano Zulejka malfermas la okulojn estis tradukita en 16 lingvojn[3].

Jaĥina kontraŭis la invadon de Rusio en Ukrainion deklarante, ke "Kredo je paco estis neforigebla parto de la sovetia infanaĝo, ensorbigante tiun kredon je la identeco de ĉiu el ni. Tiu kredo ŝajnis neŝancelebla, kvazaŭ ĝi daŭrus ĝis la fino de la tempo... La novaĵoj la 24-an de februaro 2022 disbatis min. Mia mondo ne estis renversita, ĝi estis simple detruita", kaj aldonis: "Ĉi tio ne estas mia milito. Mi rifuzas konsideri ĝin la mia."[4]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Гузель Яхина – biografia noto
  2. 3 major Russian books of 2015
  3. Biografia noto en la Esperanto-eldono de la romano: Zulejka malfermas la okulojn, Ars-Libri: Lublin 2022, ISBN 978-83-63698-57-7, pp. 465–469.
  4. Author Guzel Yakhina on 'The Banality of Good', The Moscow Times, la 5-an de marto 2022