Gvinea muŝkaptulo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gvinea muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Melaenornis
Specio: M. annamarulae'
Melaenornis annamarulae
(Forbes-Watson, 1970)
Konserva statuso
v  d  r
Information icon.svg


La Gvinea muŝkaptulo, Melaenornis annamarulae , estas malgranda afrotropika paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas foje lokata en la genro Dioptrornis anstataŭ Melaenornis. Ĝi estas indiĝena de Okcidenta Afriko nome en Eburbordo, Gvineo, Liberio kaj Siera-Leono.

Ĝi estas 20-22 cm longa kaj temas pri tutnigra birdo (en naturo) kun iom da blua nuanco de proksime, pli malhela supre ĉefe en flugiloj kaj vosto. Ĝi povas esti konfuzita kun la Kvadratvosta dikruro Dicrurus ludwigii sed diferenciĝas pro manko de noĉoforma vosto kaj pro la kutimaro kaj habitato. Ties kanto konsistas el mallongaj, variaj frazoj de laŭtaj sonorilaj notoj. Alvokoj inkludas fajnan ŭiip ŭiip kaj mildajn trilojn. Ili videblas solaj, en paroj aŭ grupoj de 3-6 birdoj, prefere en la kanopeo.

Tiu specio ege dependas el densa kanopeo de praarbaroj enhavantaj grandajn elstarajn arbojn. Ŝajne ties populacio malpliiĝas rapide, pro la amasa detruado de arbaroj de malaltaj teroj en la regiono, kaj ĝi estas klasita kiel vundebla.

Referencoj [redakti]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 13016, Melaenornis annamarulae, 14a Junio 2007. Vundebla.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj