György Haiman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Haiman
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1914 (1914-05-26)
en Budapeŝto
Morto 13-an de aŭgusto 1996 (1996-08-13) (82-jaraĝa)
en Innsbruck
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Hugó Haiman
Parencoj Izidor Kner
Okupo
Okupo tipografo • grafikartisto • book designer • literaturhistoriisto • maŝinkonstrua inĝeniero • bibliophile
vdr

György Haiman [djordj hajman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haiman György estis hungara tipografo, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Haiman-Kner; Haimann. Haimann estis unu el la plej signifaj figuroj de hungara presio en la 20-a jarcento. Li multe faris por la bela hungara libro, li rigardis la libron kiel artaĵon en unueco, li strebis krei unuecon de enhavo kaj formo.

György Haiman[1] naskiĝis la 26-an de majo 1914 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de aŭgusto 1996 en Innsbruck.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Haiman devenis el juda familio[2]. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1932, sed samtempe li studis en Industriarta Lernejo ĉe Gyula Kaesz, pli poste li estis presisto ĝis 1939. En la lernojaro 1933 li studis ankaŭ en simila lernejo de Albert Kner. Inter 1946-1948 li estis presejestro, poste pro la ŝtatiĝo li havis altajn postenojn en la presa industrio. En 1948 li fondis katedron pri presio en Industriarta Alternejo, kie li estis katedrestro inter 1967-1983. Li akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1957 aŭ 1959. Li kandidatiĝis en 1973, li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio en 1993. Li ricevis premiojn inter 1938-1994. Li edziĝis en 1937 kaj 1966, la unua edzino naskis 3 gefilojn (1940, 1945, 1948), la dua filinon en 1968.

Liaj disĉiploj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nyomtatott betű művészete 1942
  • Imre Kner: A könyv művészete (redaktoro) 1957
  • Misztótfalusi Kis Miklós (monografio) 1972
  • A Kner-család és a magyar könyvművészet 1979
  • Tótfalusi Kis Miklós. Előadások. (kunredaktoro) 1985
  • A nagyszombati egyetemi nyomda betűmintakönyve 1773 (reeldono) 1997

Liaj solaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]