György Kornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Kornis
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1927 (1927-02-26)
en Miskolc
Morto 27-an de marto 2011 (2011-03-27) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Profesio
Okupo pentristo vd
Laborkampo pentrado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Kornis [djordj korniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kornis György estis hungara pentristo, dekoraciisto.

György Kornis [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1927 en Miskolc, li mortis la 27-an de marto 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kornis akiris diplomon en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo en 1948. Lia plej ĉefinstruisto estis Árpád Szenes. Jam dum la studentaj jaroj kaj ankaŭ poste li kreis dekoraciojn al Operejo de Parizo. En 1952 li hejmenvenis en Hungarion. Inter 1988 kaj 2002 li vivis plej ofte en Vieno (malofte en Budapeŝto), poste li denove hejmenvenis. Li apartenis al la abstraktaj artistoj. Li ricevis hungaran premion en 1997.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Vieno (1973)
  • Londono (1974)
  • Parizo (1976)
  • Budapeŝto (1979, 1983, 1987, 1992, 1999, 2003, 2007)
  • Miskolc (1987)
  • Berlino (2004)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arcok
  • Nagymarosi művésztelep
  • Csendélet
  • Diadal
  • Fuvolázó

Fontoj[redakti | redakti fonton]