György Mészáros
György Mészáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de majo 1951 en Vilonya (Hungario) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
György Mészáros [djordj mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros György estas hungara pentristo, altlerneja instruisto.
György Mészáros [1] naskiĝis la 25-an de majo 1951 en Vilonya.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Mészáros abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo de Pécs en 1973, fine li studis en Hungara Belarta Universitato inter 1975-1979. Li studvojaĝis en Vieno, Munkeno, Parizo, Italio. En 1981 li ekinstruis en Pedagogia Altlernejo de Szombathely, baldaŭ li estis katedrestro. Ekde 1994 li instruas en Universitato de Okcidenta Hungario, post 2 jaroj li fondis artan instituton. Li ricevis premiojn inter 1985-1987.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Szombathely (1983-1990, 1999, 2004)
- Kaposvár (1987)
- Sopron (1994, 2000, 2003)
- Wiener Neustadt (1996, 2002)
- Budapeŝto (2006)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Apoteozo de Domingo de Guzmán (2000, preĝejo en Udine-Avasinis, sekpentraĵo, 12 m x 5 m)