György Markos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Markos
György Markos en 2007
György Markos en 2007
Persona informo
Naskonomo Markstein György
Naskiĝo la  22-an de julio 1946(nun 1946-07-22)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Markos
Okupo
Okupo aktoro
vdr

György Markos [djordj markoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markos György estas hungara aktoro, humuristo, parodiisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Markstein, lia patro estis József Markos.

György Markos [1] naskiĝis la 22-an de julio 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Markos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis 2 jarojn en Teatra kaj Filma Altlernejo, fine li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971. Post siaj studoj li instruis 3 jarojn en mezlernejo. Inter 1971 kaj 1974 li apartenis al Teatro Thália (Budapeŝto), poste li estis kantisto 8 jarojn eksterlande (Belgio, Okcidenta Germanio, Francio). Li estis ankaŭ stuntisto (riskaktoro) en germanaj filmoj. Hejmenveninta li kantadis, sed li estis videbla ankaŭ en la Hungara Televizio kune kun József Markos. En 1982 kune kun György Nádas li atingis la unuan lokon en humura festivalo de Hungara Radio. La duopo daŭris la sukcesojn ankaŭ en teatretoj kaj televizio. Post jaroj aliĝis al la duopo Géza Boncz. Depost fino de la socialismo li estis aktiva en establado de civila gardistaro, kiu helpis al la polico. Post jaroj la triopo disiĝis. En la 2000-aj jaroj sanstato de Markos malboniĝis. Li ricevis premiojn en 1991 kaj 2004.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Négyen az árban (1961)
  • Telepohár (1981)
  • Nagyon nehéz emberek (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]