Gyula Bőke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Bőke
Persona informo
Naskonomo Beck Gyula
Naskiĝo 8-an de novembro 1832 (1832-11-08)
en Tata
Morto 5-an de marto 1918 (1918-03-05) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • otorinolaringologo • universitata instruisto • obstetrikisto
vdr

Gyula BŐKE [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bőke Gyula estis hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro. Lia familia nomo foje estis Beck. Li estas fondinto de la hungara okulkuracado.

Gyula Bőke [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1832 en Tata (Hungario). Li mortis la 5-an de marto 1918 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Bőke devenis el juda familio. Li frekventis piaristajn gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Pest (urbo), poste li plulernis en universitato de Vieno inter 1852 kaj 1858. Post siaj studoj li kuracadis en hospitalo en la sama urbo, post monatoj li faris la samon en Moson. En 1860 li ricevis stipendion por plulerni 2 jarojn en Würzburg. Hejmenveninta al Pest li eklaboris en hospitalo pri judoj, poste li kristaniĝis kaj laboris plu en Malsanulejo Rókus. En 1868 li estis nomumita privata profesoro, en 1879 titulara profesoro, en 1902 eksterordinara profesoro en Universitato de Budapeŝto. Li estis ankaŭ klinikestro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A külhangvezeték általában és mellső és alsó falának megcsontosodása különösen (1863)
  • A fülgyógyászat tankönyve (Lernolibro de la orelokuracado), (1868)

Fontoj[redakti | redakti fonton]