Gyula Bartos
Etoso
Gyula BARTOS, hungare Bartos Gyula, Esperante Julio Bartos estis hungara aktoro.
Gyula Bartos naskiĝis, kiel Prinz Gyula la 7-an de aprilo 1872 en Szeged - mortis la 21-an de majo 1954 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Bartos devenis el juda familio. Li senpermese forlasis la hejmon en 1887 kaj aliĝis al aktoroj. Baldaŭe li frekventis aktoran akademion. En 1907 li aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li longe roladis. Inter 1941-1945 pro la judodeveno li ne ricevis rolojn. Li ricevis premion Kossuth en 1952, en la sama jaro ankaŭ alian premion.
Liaj roloj (selekto)
- 8 mutaj kinejaj filmoj inter 1917-1920, ekzemple Ombrelo de Sankta Petro (filmo, 1917); Az aranyember (La orohomo), 1918; Fehér rózsa (Blanka rozo), 1919
- 4 voĉaj kinejaj filmoj inter 1942-1953, ekzemple Fekete hajnal (Nigra aŭroro), 1942; Föltámadott a tenger, 1953
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Reĝo Lear - titolrolo; Othello - Jago; Julius Caesar - Cassius; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Tiborc; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Lovel; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Castel-Jaloŭ