Gyula Illyés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula ILLYÉS [djula ijEŝ], hungare Illyés Gyula estis elstara hungara poeto, verkisto, tradukisto kaj dramisto.

Gyula Illyés naskiĝis [1] en la 2-an de novembro 1902 en Sárszentlőrinc, kiel Illés Gyula. Li mortis en la 15-an de aprilo 1983 en Budapeŝto. Li en 1925 elektis pseŭdonimon Illyés Gyula kaj en 1933 li oficiale ricevis tiun nomon.

Biografio

Li, kiel malriĉulo, frekventis gimnazion en Dombóvár, Bonyhád kaj en Budapeŝto. Li aliĝis al la revoluciuloj en 1918, same en 1919. En 1921 li debutis, kiel poeto kaj ankaŭ tiam li abiturientis. Li preskaŭ estis arestita, tial li rifuĝis al diversaj eŭropaj urboj, kie li laboris, kiel fizika laboristo. En Parizo li lernis la francan lingvon. En 1926 li hejmenvenis kaj post 2 jaroj aperis lia unua libro. Li konatiĝis kun Attila József, Lőrinc Szabó, János Kodolányi kaj László Németh. En 1934 li vizitis Sovetunion. En 1945 li estis elektita parlamentano. En 1948, 1953 kaj 1970 li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn. Dum la revolucio en 1956 li verkis faman poemon, kiu ĝis 1989 estis malpermesita.

Verkoj (selekto)

Fontoj