Gyula Jankovits
Gyula Jankovits | |
---|---|
Busto pri Gyula Jankovits | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jankovits Gyula |
Naskiĝo | la 9-an de aprilo 1865 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | 23-an de decembro 1932 en Pomáz |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Gyula Jankovits [djula jankoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jankovits Gyula estis hungara skulptisto.
Gyula Jankovits [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1865 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 23-an de decembro 1932 en Pomáz.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Jankovits frekventis industriartan mezlernejon, poste Industriartan Altlernejon en Budapeŝto. Helpe de stipendio li studis 3 jarojn en belarta akademio de Munkeno, poste en Akademio de Belartoj de Vieno (1888-1891), fine en majstrolernejo de Caspar von Zumbusch (1891-1894). Lia skulptaĵo en 1892 ricevis arĝentan medalon. Hejmenveninta li estis sukcesa skulptisto, li kreis ankaŭ ornamaĵojn kaj tombejajn monumentojn.
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Viszontlátás (1892, premiita)
- Libatolvaj
- Sankta Gerardo (1902)
- Sankta Astriko (Pannonhalma)
- Mór Jókai (1905, busto)
- Gábor Szarvas (1899, busto)
- Ferenc Salamon (1902, busto)
- Bundás kút (Jászberény)
- mondomilitaj monumentoj (Pomáz, 1923; Békásmegyer 1985)
- reliefoj en Parlamentejo (Budapeŝto)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla en la 55-a paĝo)
-
Alegoria skulptaĵo