Gyula Sárközi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Sárközi
Gyula Sárközi
Gyula Sárközi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1962 (1962-01-12) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta Altlernejo
Okupo
Okupo baleta majstro • instruistodancisto
vdr

Gyula Sárközi [djula ŝArkozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárközi Gyula estis hungara baletisto, altlerneja instruisto.

Gyula Sárközi[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Sárközi devenis el cigana familio. Li akiris baletistan diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1982. Li komencis sian baletistan karieron en baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li estis levita privata baletisto (1987), baletmajstro (1990), privata solisto (1991). Same en 1991 li estis ankaŭ koreografo-asistanto. Liaj plej gravaj majstroj estis László Seregi, Iván Markó kaj Viktor Fülöp. Ekde 1983 li dancis ankaŭ en Teatro Madách, li estis levita dancomajstro (1991), poste li gvidis la danctrupon (1992-2016). Li instruis ankaŭ en la Dancarta Altlernejo, kie li docentiĝis en 1999. En 2001 li fondis lernejon-gimnazion por muzikaldancistoj. En la 2000-aj jaroj li estis ankaŭ reĝisoro kaj koreografo. Li ricevis premiojn inter 1998-2011.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Liaj teatraj roloj (ĉiuj baletaj versioj, elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.