Gyula Tálos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Tálos
Persona informo
Naskonomo Tálos Gyula Ferenc
Naskiĝo 8-an de marto 1887 (1887-03-08)
en Budapeŝto
Morto 13-an de februaro 1975 (1975-02-13) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo internodekoraciisto • arkitektografikisto
vdr

Gyula Tálos [djula tAloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tálos Gyula estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, arkitekto, grafikisto.

Stuko fare de Tálos kaj alia artisto

Gyula Tálos[1] naskiĝis la 8-an de marto 1887 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de februaro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Tálos akiris diplomon pri arkitekturo pri internaj spacoj en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1908. Lia ĉefinstruisto estis Ede Toroczkai Wigand. Inter 1908–1911 li studvojaĝis en Vieno, Munkeno, Berlino, Bruselo kaj Parizo. Hejmenveninta li laboris en arkitekturaj atelieroj (de Béla Lajta (1911–1913) kaj Béla Málnai (1913–1941)). Inter 1915–1920 li estis en rusa militkaptitejo en Siberio, sed liaj grafikaĵoj aperis en japanaj gazetoj en 1918. Inter 1941–1948 li estis oficejestro en arkitektura firmao de Elemér Csánk Rottmann, poste dum la socialismo li povis labori en ŝtata entrepreno ĝis 1956. Inter la mondomilitoj liaj artaĵoj ricevis plurajn medalojn. Li havis edzinon.

Minista lernejo en Oroszlány

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • lernejo por ministoj en Oroszlány (1952, kunarkitekto)

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bestia (1920, tuĉo)
  • Dal a tűzpiros virágról (1935)

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • kolektitaj artaĵoj en Budapeŝto (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]