Hans Hopf (psikoterapiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉi tiu artikolo temas pri psikoanalizisto kaj priinfana psikoterapiisto. Por samnoma tenora kantisto rigardu la paĝon Hans Hopf (tenoro).
Hans Heinz Hopf
en aprilo 2014
en aprilo 2014
Persona informo
Naskiĝo 1942
en en Teplitz-Schönau (Teplice), nuna Ĉeĥio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo psikoterapiisto • psikoanalizisto • universitata instruisto
vdr

Hans Heinz Hopf, kutime nomata nur Hans Hopf (naskiĝis la 9-an de septembro 1942 en Teplitz-Schönau (Teplice), nuna Ĉeĥio), estas germana psikoanalizisto kaj priinfana psikoterapiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la abituro li studis pedagogion kun la fokusaj fakoj matematiko kaj fiziko, kaj plurajn jarojn laboris kiel instruisto en elementaj lernejoj kaj bazaj mezlernejoj de Germanio. En Stutgarto li edukiĝis kiel psikoanaliza psikoterapiisto de infanoj kaj adoleskuloj, kaj en 1979 iĝis fondomembro de la psikoanaliza instrua kaj eduka instituto "stutgarta grupo", kiu poste rebaptiĝis Psikoanaliza Instituto Stutgarto. En la instituto li transprenis funkciojn de preleganto kaj kontrolanalizisto. Ekde la jaro 1987 li studis medicinan psikologion, fiziologion kaj psikiatrion en la Universitato de Ulm kaj en 1989 doktoriĝis – samtempe kaj en la fakultato pri teoria medicino de tiu universitato kaj en la esplorejo pri psikoterapio en Stutgarto, pri montro de la psikologiaj konceptoj de "oknofilismo" kaj "filobatismo" (pri tio vidu la artikolon pri Michael Balint) en la sonĝoj de infanoj kaj adoleskuloj.

Sekve li laboris kiel psikoterapiisto de infanoj kaj adoleskuloj en memstara praktikejo, kaj inter la jaroj 1995 kaj 2003 krome estis terapia direktoro en porinfana terapia vivejo nomata "Osterhof" en Baiersbronn.

Hans Hopf verkis sciencajn publikaĵojn precipe pri agresoj, sonĝoj kaj specifaj neŭrozoj de infanoj kaj adoleskuloj, krome verkis literaturajn artikolojn, radiofoniajn kaj foje televidajn programojn. Ekde la jaro 1999 li eksperte juĝas la financindon de profundpsikologiaj kaj psikoanalizaj psikoterapioj de infanoj fare de aliaj terapiistoj. Intertempe al la funkcioj de preleganto kaj kontrolanalizisto en la Psikoanaliza Instituto Stutgarto aldoniĝis samaj funkcioj en parencaj institutoj ankaŭ en Frajburgo kaj Würzburg. Sed ankaŭ ekster la kadroj de tiuj institutoj li ofte prelegas kaj gvidas fakajn seminariojn, ekzemple en la tradiciaj ĉiujaraj psikoterapiaj konferencoj en Lindau borde de la Bodenlago.

Fontoj[redakti | redakti fonton]