Harold Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Brown
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1924 (1924-11-30)
Morto 10-an de marto 2004
vdr

Harold BROWN (naskiĝis 1925, mortis 2004) estis angla esperantisto kaj verkisto. Post la pensiiĝo, li en 1985 translokiĝis de Londono, kie li antaŭe estis unu le la motoroj de la Esperanto-klubo, al Svedio kaj sekve loĝis en Högsby dum 19 jaroj. Li verkis multajn librojn, teatraĵojn kaj artikolojn en Esperanto kaj prelegis pri literaturo. Unu el multaj ekzemploj estas Eduko Danĝera - kaj aliaj teatraĵoj, eldonita je la centjariĝo de Sveda Esperanto-Federacio, en 2006. Lia teatraĵo La Pesto estas tradukita en plurajn lingvojn. Li mortis la 10-an de marto 2004 post denova apopleksio.

Harold rapide lernis la svedan, kio ebligis al li enprofundiĝi en svedan gazetaron kaj facile moviĝi en la nova lando. Li ekkonis la svedan tiomgrade, ke li kune kun sia amikino Kerstin Rohdin, tradukis al Esperanto: ”Emilo de Smolando” kaj kontribuis al la traduko de ”La fratoj Leonkoro” de Astrid Lindgren, kiujn oni konsideras perloj de sveda literaturo.

Kune kun Kerstin, li faris plurajn vojaĝojn al diversaj eǔropaj kaj ekstereǔropaj landoj. Ili vizitis ankaǔ plurajn lokojn en de li tre ŝatata Svedio. Kvarope, kune kun amika geedza paro el Japanio ili denove vizitis plurajn vidindaĵojn vaste tra Svedio. De ĝi ekestis raportaĵo de Kerstin kaj Harold: ”Svedio du bildoj”. Harold planis verki aliajn librojn. Unu antaǔanoncitan li titolis ”Barelo malplena”.

Li verkis ankaǔ anglalingve; poemojn, foje tradukante ion interesan al la sveda. Lia membiografio, angle nur distribuita en malgranda kvanto, por amikoj kaj aparte lia filo Mark, titoliĝis: ”Five self portraits” (Kvin aǔtoportretoj). Mem li verkis ankaǔ po du ĉapitrojn en la sveda kaj Esperanto. Dua lia anglalingva libro: ”Always summer” (Ĉiam somero) ampleksas ĉ. 100 paĝojn. Kerstin intencas ilin eldoni. Ambaǔ rilatas la arton vivi kaj estas verkitaj en flua, facila angla lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]