Hatjaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hatjaj
Thesaban Nakhon • urbego
Administrado
Poŝtkodo 90110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 159 130  (2014) [+]
Loĝdenso 7 578 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 1′ N, 100° 28′ O (mapo)7.0166666666667100.46666666667Koordinatoj: 7° 1′ N, 100° 28′ O (mapo) [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Hatjaj (Tajlando)
Hatjaj (Tajlando)
DEC
Hatjaj
Hatjaj
Situo de Hatjaj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hat Yai [+]
vdr
Larĝa panoramo de Hatjaj

Hatjaj, taje หาดใหญ่ estas universitata urbego kaj distrikta sidejo en suda Tajlando. La loknomo estas mallonga versio de "mĉapeliai" kun la signifo granda mĉapelo ( taje: มะหาด) arbo, parenco de jakvo en genro Artocarpus.

Urbomezo de Hatjaj
Mapo pri Tajlando, kie estas trovebla Hatjaj kiel Hat Yai

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hatjaj situas en suda parto de la lando proksime de la malajzia limo. Bankoko troviĝas je 751, Ĉiang Mai 1312 km-oj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hatjaj estis nur malgranda vilaĝo ĝis finkonstruo de fervoja linio. En 1928 komunumo fariĝis, en 1935 distrikto, en 1949 urbo, en 1995 urbego. Intertempe ankaŭ la areo estis pli granda. En 2005, 2006, 2012 kaj 2014 bombatakoj okazis, ĉiam mortis kelkaj homoj.

Nubskrapulo en Hatjaj

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hatjaj estas centro de la industrio pri kaŭĉuko kaj vigla komerca nabo. Menciindas prilaborado de silkoj kaj kotonoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hatjaj havas signifan stacidomon kaj internacian flughavenon. La urbego havas 3 gravajn ĉefvojojn al Malajzio, Bankoko kaj orienta marbordo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hatjaj troviĝas en la tropika klimato havanta 2 sezonojn. La pluvsezono, kiu estas influita antaŭ musono daŭras de majo ĝis decembro, la ceteraj monatoj apartenas al la seka sezono. Spite la nomon ankaŭ tiam pluvas, sed malpli. En la jaro pluvas 1726 mm. La temperaturo varias inter 23-33 °C.

Aerfoto pri Hatjaj

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]