Hayward (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hayward (pli frue Haywards, Haywood) estas grandurbo kaj universitata urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Alameda.

Loko de Hayward en Kalifornio kaj en Kantono Alameda

Bazaj informoj

Hayward, urbomezo

Geografio

Hayward situas laŭ Golfo de San-Francisko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato.

Historio

En la nuna Hayward indianoj vivis jam antaŭ miljaroj. Baldaŭe hispanoj profitis la kampojn. Estas diversaj opinioj pri deveno de la loknomo. Unuj kredas, ke estis William Dutton Hayward, kiu malfermis hotelon en 1852, aliaj kredas, ke estis nomita laŭ Alvinza Hayward, kiu trovis multe da oroj. Estas fakto, ke la unua poŝtejo malfermiĝis en 1860. Post 8 jaroj granda skismo detruis la domojn ĝis tiam konstruitajn (eĉ la fervojaj reloj ruiniĝis). La urbeto kreskis konstante en la 19-a jarcento kun ekonomio surbaze de agrikulturo kaj turismo. Gravaj kultivaĵoj estis tomatoj, persikoj, ĉerizoj, kaj abrikotoj, krome oni bredis kokidojn. Dum la 2-a mondmilito fabrikoj ekfunkciis por produkti militomaterialojn.

Trafiko

Akvoturo de Hayward
Vido al la universitato de Hayward kaj al la urbo
Ponto tra la golfo ĉe Hayward

Hayward havas ĝeneralan flughavenon, krome bonajn vojajn kaj relajn kontaktojn al Oakland kaj Los-Anĝeleso. Estas ponto tra la golfo.

Klimato

Hayward situas en mediteranea klimato. En januaro la averaĝa temperaturo estas 9 ° C, en julio estas 19 ° C. Jare pluvas po 349 mm.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Hayward interne en la okcidenta parto en proksimeco de San Francisko