Heĝsilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Heĝsilvio
Heĝsilvio
Heĝsilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercotrichas
Specio: C. galactotes'
Cercotrichas galactotes
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Heĝsilvio, Ruĝvosta makisnajtingalo (Cercotrichas galactotesErythropygia galactotes), ankaŭ nomata Ruĝvosta arbustarnajtingaloRuĝvosta makisnajtingalo, estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro kiu foje oni konsideras kiel membro de la genro Erythropygia kaj foje de Cercotrichas, kiuj estas helbrunaj birdoj kun helaj kaj malhelaj strioj en vizaĝo. Ili reproduktiĝas ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj orienten al Pakistano. Ili reproduktiĝas ankaŭ sude de Saharo el la regiono de Sahelo orienten al Somalio; tiuj birdoj estas foje konsiderataj separata specio, Malgranda makisnajtingalo (C. minor). Ili estas parte migrantaj, kaj vintras en orienta Afriko kaj Barato. Tiu estas tre rara vizitanto en norda Eŭropo.

Tiu estas birdo de seka malferma kamparo kaj arbustaro. Ili konstruas sian neston en arbusto; la ino demteas plej ofte el 3 al 5 ovojn.

La Ruĝvosta makisnajtingalo aŭ Heĝsilvio estas pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. Ĝi havas helbrunajn suprajn partojn, blankecajn subajn partojn kun pli sablokolora brusto kaj tre rimarkinda blanka supraokula strio. La okcidenta raso havas pli palbrunan dorson ol la birdoj de sudorienta Eŭropo kaj Azio.

La longa ruĝecbruna vosto malfermiĝas ofte kvazaŭ ventumilo, montrante la blankajn angulojn kaj nigrajn markojn intermeze. Ĉiu plumaro estas simila.

Tiuj birdoj manĝas insektojn ĉefe kaptitajn surgrunde. Ties klara turdeca kanto havas tristan tonon.

Riĝad, SA, Apr 1993


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]