La urbo Nara (japane奈良 [nara]) situas en norda parto de la samnoma gubernio Nara, kaj estas ties administra centro. estas urbo de Japanio. Ĝi situas en la gubernio Nara, en la regionoKansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 352 377 loĝantoj sur areo de 276,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 273 loĝantoj/km².
Nara estis dum la Nara-epoko de 710-784 sub la nomo Heijō-kyō (japane平城京) la ĉefurbo de Japanio. De tiu epoko estas la plejmulto de la grandaj temploj pro kiuj Nara famiĝis. Kvankam la urbo estis neglektata post la translokigo de la ĉefurbo al Kioto, la temploj tamen konservis sian potencon kaj pluvivis ĝis hodiaŭ.