Heinrich Keil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Keil
Persona informo
Naskonomo Gottfried Theodor Heinrich Keil
Naskiĝo 25-an de majo 1822 (1822-05-25)
en Wismar
Morto 27-an de aŭgusto 1894 (1894-08-27) (72-jaraĝa)
en Friedrichroda
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Heinrich KEIL (naskiĝinta la 25-an de majo 1822 en Gägelow-Gressow, mortinta la 27-an de aŭgusto 1894 en Friedrichroda) estis germana filologo kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj ekde 1839 en Göttingen li iĝis en 1843 instruisto ĉe la Reĝa malhumanisma gimnazio en Berlino kaj vojaĝis inter 1844 kaj 1864 tra Italujo por viziti bibliotekojn. En 1847 li iĝis instruisto ĉe Paedagogium kaj la Latina ĉeflernej en Halle (Saale) - kaj paralele privata docento. En 1855 li eklernejestris ĉe Friedenswerder-gimnazio en Berlino; ankaŭ tie li denove privatdocentis. En 1859 li fine nomumitis orda profesoro en Erlangen kaj en 1869 en Halle.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉefverkoj estis kritika eldono de »Grammatici latini« (Leipzog 1856–80, 7 volumoj, kun la helpo de Hertz kaj Theodor Mommsen; krome kiel suplementaĵo »Anecdota helvetica, quae ad grammaticam latinam spectant« de Hagen, Leipzig 1870; »Caesii Bassi, Atilii Fortunatiani de metris libri«, Leipzig 1885); kritika eldono de Plinio la Juna (Leipzig 1870, kun indekso de Mommsen), preparite de teksteldono (Leipzig 1853, dua eldono 1873), kiel ankaŭ la krtika eldono de la katona »De agricultura liber« kaj de la varona »Rerum rusticarum libri tres« kun komentoj, Leipzig 1882–94, du volumoj.; aldone kiel tria volumo »Indices verborum« de Richard Krumbiegel, Leipzig 1897–1902). Krome menciindas »Analecta grammatica« (Halle 1848); »Quaestiones grammaticae« (Leipzig 1860) kaj teksteldono de Propercio (Leipzig 1850, dua eldono 1867).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 811 (tie ĉi interrete)